Friedrich Dürrenmatt
Friedrich DÜRRENMATT ([ˈfriːdrɪç ˈdʏrənˌmat]; Esperantigite Fridriĥ Djurrenmatt) (naskiĝis la 5-an de januaro, 1921 en Konolfingen apud Berno, mortis la 14-an de decembro, 1990 en Neuchâtel) estis svisa verkisto, scenaristo kaj dramisto.
La politike engaĝita aŭtoro famiĝis ĉefe pro siaj avangardismaj dramoj, filozofie profundaj krimromanoj kaj siaj ofte makabraj satiroj.
Listo de verkoj
- Es steht geschrieben (1947)
- Der Blinde (1947)
- Romulus der Große (1950)
- Der Richter und sein Henker (1952)
- Die Ehe des Herrn Mississippi (1952)
- Der Verdacht (1953)
- Der Besuch der alten Dame (1956)
- Die Panne (1956)
- Die Physiker (1962)
- Der Meteor (1966)
- Play Strindberg (1969)
- Der Sturz (1971)
- Achterloo (1982)
- Justiz (1985)
En Esperanto aperis
La blindulo : dramo / Esperantigis: Gerd Bussing; Tomasz Chmielik. Lingve reviziis Wojciech Usakiewicz. - [Swidnik: Libro- Mondo ; Forumo Edmond kaj Yvonne Privat, 1990]. - 69 folioj : ilustr. – (Nova Esperanta Biblioteko Internacia : Svisa Literaturo ; 31,3)
Originalo: Der Blinde : ein Drama
La Svisoj estas samtempe liberaj, malliberuloj kaj gardistoj de si mem. Parolado de Friedrich Dürrenmatt okaze de la transdono de la premio „Gottlieb Duttweiler“ al Václav Havel la 22an de novembro 1990 apud Zürich (Svislando). / Esperantigis kaj enkondukis Andy Künzli. - En: Kontakto 1991/4,p. 3-6. Rotterdam
Eksteraj ligiloj
greke http://www.cdn.ch greke http://www.snl.admin.ch/f/fuehr/sl_index.htm greke http://www.alex-hartmann.net/duerrenmatt/bio.html greke http://mitglied.lycos.de/duerrenmatt