Friedrich Danielis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Danielis
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1943 (1943-11-30)
en Bad Reichenhall
Morto 16-an de julio 2021 (2021-07-16) (77-jaraĝa)
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo
vdr

Friedrich DANIELIS (naskiĝinta en 1944 en Bad Reichenhall) estas germana, multflanka artisto laborante ekde 1985 en Novjorko, Veneco kaj Vieno. Antaŭe li restis plurajn jarojn en Londono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel artisto li estas meminstruinto kaj dediĉas sin egale al skribado kaj pentrado, kreinte ankaŭ scenejajn bildojn, kostumojn kaj maskojn por operoj. Liaj ligoj al literaturo ka muziko estas tre intimaj. Ili respeguliĝas ankaŭ en 20 pentristo-libroj, sed ankaŭ en ornamitaj titoloj por verkoj kaj tekstoj. Komponistoj kiel la aŭstro Wolfgang Florey estis inspiritaj de pentraĵoj de Danielis, inverse la pentristo mem ofte prenas muzikajn aferojn por kreive ekagadi (ekz. de Haydn, Schubert, Mozart, Mahler). Li ankaŭ ŝatas fari paŝtelaĵojn kaj guaŝojn.

Danielis alkutimiĝis produkti la uzitajn kolorojn mem imitante mezepokajn tradiciojn. Li ŝatas fari plurpartajn verkojn. Danielis estas internacia artisto, nen nur pro la vojaĝadoj inter Italio, Aŭstrio kaj Usono sed ankaŭ pro siaj teknikoj. La ideo pri la pentristolibro Working at Krut and visiting Lovis ekzemple venis al li en Veneco; ĝi presitis en Johannesburg (ĉe David Krut, la eldonisto de William Kentridge) kaj binditis en Vieno. Koncerne la ŝaton de literaturo kaj mane skribitaj libroj li similas iomete al Gerhard Altenbourg. Per multo da verkoj Danielis laŭdegas Venecon, ĝiajn lumon kaj akvojn.

Datoj vivaj kaj agadaj[redakti | redakti fonton]

  • 1955-62: Frekvento de lernejo en Salzburg
  • 1959: Renkontiĝo kun Julius Bissier en Hagnau am Bodensee
  • 1964: Transloko de la ateliero Vienon
  • 1966: Restado en Berlino kaj transloĝiĝo al Londono
  • 1967: Renkontiĝo kun H.G. kaj Jeremy Adler
  • 1971: Restado en Italio por finfari Tiepolo-ciklon
  • 1975: Vandtapiŝo-skizoj por la firmao Riedl (Meksikio)
  • 1975: Renkontiĝo kun Susan Salm
  • 1976: Unua laborrestado en Novjorko. Post la foriro el Londono li loĝas alterne en Vieno kaj Novjorko.
  • 1981: Fresko Triomfo della ragione en Göttweig, Malsupra Aŭstrio
  • 1982: Scenejaj bildoj, kostumoj kaj maskoj por Il figliol prodigo en Vieno
  • 1984-2002: Kunlaboro ĉe la gazeto Wiener Journal
  • 1985: Transloĝiĝo Venecon
  • 1989: Premiero de la oratorio Die Befreiung mit Musik en Recklinghausen
  • 1991: Premiero de la ĉambra opero Das Donauergeschenk en Vieno
  • 1997: Maskoj, sceneja bildo kaj kostumoj por Der verlorene Sohn kaj Orpheus und Eurydike en Vieno
  • 2007: Unua ĉapitro de la sudafrika projekto kun Susan Salm en Johannesburg kaj Kaburbo
  • 2008: Dua ĉapitro sudafrika. Kreis la pentristo-libron Working at Krut.
  • 2010: Ampleksa ekspozicio en la Tony-Subal-galerio de Vieno
  • 2012: Publikigo de la esea libro Leichter als Licht en Vieno

Fonto[redakti | redakti fonton]

Faldfolio eldonita fare de Muzeo Lindenau (Altenburg) okaze de ekspozicio de oktobro 2014 ĝis januaro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]