Saltu al enhavo

Friedrich Ernst Fehsenfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Ernst Fehsenfeld
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1853 (1853-12-16)
en Göttingen
Morto 16-an de septembro 1933 (1933-09-16) (79-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Paula Fehsenfeld (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Eva Guenther (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo eldonisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Friedrich Ernst FEHSENFELD (naskiĝinta la 16-an de decembro 1853 en Gleichen-Groß Lengden, mortinta la 16-an de septembro 1933 en Frajburgo) estis germana eldonisto. Li ade eldonis verkojn de Karl May.

Estante filo de protestantisma pastoro li estis ekde la aĝo de 8 jaroj ĉe ties duonfratino en Berlino; ŝi estis edzino de la literaturhistoriisto Julian Schmidt. En ilia domo gastis literaturistoj kaj sciencistoj, ekz. Ferdinand Freiligrath, Fritz Reuter, la fratoj Grimm, Theodor Mommsen, Wilhelm Dilthey kaj Ivan Turgenev.[1] En majo 1880 Fehsenfeld nuptis en Baden-Baden Paŭline Aloisia Katharina Rheinbold kiu naskis du filojn kaj du filinojn. Unu filino edziniĝis al la zoologo Konrad Guenther kiu estis eldononta la verkojn de la bopatro. La gimnazian frekventon (Reĝa Vilhelma Gimnazio) li interrompis pro financaj kialoj kaj ektrejniĝis kiel librovendisto. La lernoknabajn jarojn li pasigis en Hanovro.

domo Wallstraße 10 en Frajburgo kie la eldonejo de Fehsenfeld troviĝis inter 1890 kaj 1895

En 1879 li akiris universitatan librovendejon en Gießen kiun li vendis jam post ses jaroj. Frajburge li ekkonis Curt Abel-Musgrave, kiu ankaŭ lernantis ĉe la Reĝa Vilhelma Gimnazio. Ĉi tiun dungis li kiel fakverkiston, sed ankaŭ por tradukado de anglalingvaj verkoj. La rilato kun li ĉiam serenis.[2][3] En aprilo 1890, Fehsenfeld malfermis eldonejan vendejon Frajburge je Wallstraße 10.[4]

En 1891 li unuafoje renkontis Karl May kio estis la komenco de sukcesa, sed ne ĉiam misakorda rilato. Krom aĵojn de May kaj por ili konvenajn bildkartojn li ankaŭ surmerkatigis aventurlibrojn ekz. de Rudyard Kipling, Jack London kaj de Robert Louis Stevenson (serio "Welt der Fahrten und Abenteŭer"). Post la morto de May Fehsenfeld komence strebis forlasi la eldonadon de May-aĵoj kaj ankaŭ ties vidvino Klara May serĉis novan eldonpartneron. Sed en julio 1913 ŝi fondis kun la juristo Euchar Albrecht Schmid kaj Fehsenfeld (kiel kompanianoj) la eldonejon Verlag der Karl May-Stiftung Fehsenfeld & Co. kiu en januaro 1915 alinomiĝis Karl-May-Verlag Fehsenfeld & Co. De 1960 Karl-May-Verlag (tria nomo) troviĝas en Bamberg; en 1921 mal-ekkompanianis Fehsenfeld. La propran eldonejon de Fehsenfeld vendis ties vidvino al la lepsika firmao Paul-List-Verlag.

Fehsenfeld estis sportema, glitkuranto, naĝisto, velocipedisto, neĝŝuisto kaj ĉasisto. Pro lukraj negocoj li povis akiri privatan aŭtomobilon kio tre maloftis tiutempe.

Rilatoj kun May

[redakti | redakti fonton]

En novembro 1891 li faris kontrakton kun May kolekti la verkojn aperintajn disĵetitaj en diversaj gazetoj kaj eldoni ilin libroforme. En februaro 1907 la kontraktokondiĉoj pliboniĝis favore al May. Ĉi lasta tamen suspektis ne ĉiaman sincerecon de Fehsenfeld. En la romano Im Reiche des Silbernen Löwen, May portretis la eldoniston Fehsenfeld kiel Pedehr, saĝan kaj ŝatatan mediciniston.[5]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Ekke W. Guenther: "Karl May und sein Verleger Friedrich Ernst Fehsenfeld" (prelego en oktobro 1977), ĉe: Jahrbuch 1978 der Karl-May-Gesellschaft (teksto)
  • Edmund-Kara Jendrewski: Friedrich Ernst Fehsenfeld, Freiburg i. Br. Verlagsbibliographie. 2012, ISBN 978-3-8442-2521-1
  • Albrecht Götz von Olenhusen k.a.: Karl May und Freiburg: Der Freiburger Karl-May-Verleger Friedrich Ernst Fehsenfeld, Karl-May-Verlag, Bamberg 2002, ISBN 3-7802-3012-7.
  • Edmund-Kara Jendrewski: Der Karl-May-Verleger Friedrich Ernst Fehsenfeld. Eine Biografie und Verlagsbibliografie, 2015, ISBN 978-3-7375-3615-8
  • Edmund-Kara Jendrewski: Illustrierte Bibliografie der Werke von Karl May, die im Verlag von Friedrich E. Fehsenfeld, Freiburg i. Br., verlegt worden sind. 1892 bis 1912, 2018, ISBN 978-3-7450-9401-5, p. 114

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Edmund-Kara Jendrewski: Der Karl-May-Verleger Friedrich Ernst Fehsenfeld: Biografie von Friedrich Ernst Fehsenfeld, epubli, Berlino 2015, ISBN 978-3-7375-3615-8, p. 11
  2. ↑ Dieter Sudhoff kaj Hans-Dieter Steinmetz: Karl May: Briefwechsel mit Friedrich Ernst Fehsenfeld I (1891–1906), Karl-May-Verlag, Bamberg/Radebeŭl 2009, ISBN 978-3-7802-1791-2, p. 11–12
  3. ↑ Jendrewski (2015) p. 50–52
  4. ↑ "Freiburg: Hier begann der Erfolg von Karl May" - ĉe: Badische Zeitung, 24.2.2017
  5. ↑ "Pedehr" - ĉe: Karl-May-Wiki