Friedrich Helfers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Friedrich HELFERS)
Friedrich Helfers
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1900 (1900-01-01)
Morto 15-an de septembro 1973 (1973-09-15) (73-jaraĝa)
vdr

Friedrich Helfers (naskiĝis 1900 - mortis la l5-an de septembro 1973 en Karlsruhe, Germanio), estis germana esperantisto, membro de UEA dum pli ol 50 jaroj kaj delegito kaj fakdelegito en Karlsruhe. Li servis kiel Ĉefdelegito de UEA por FR Germanio de 1952 ĝis 1963, kiam li devis transdoni la laboron pro okulmalsano. En tiu ofico li helpis multajn personojn en la postmilita periodo.