Friedrich Jacobs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Friedrich Jacobs
Friedrich Jacobs.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1764 (1764-10-06)
en Gotha
Morto 30-an de marto 1847 (1847-03-30) (82-jara)
en Gotha
Tombo Ĉeftombejo de Gotha
Lingvoj germana lingvo
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Frat(in)o Wilhelm Jacobs
Infano Paul Emil Jacobs
Profesio
Profesio klasika filologo • klasikisto • bibliotekisto • numismato
Information icon.svg
vdr
Honortombo en Gotha

Friedrich JACOBS (naskiĝinta la 6-an de oktobro 1764 en Gotha, mortinta samloke la 30-an de marto 1847) estis germana filologo klasika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj komencitaj en 1781 en Jena kaj poste en Göttingen pri filologio kaj teologio li iĝis instruisto ĉe Ernestinum-gimnazio en sia naskiĝurbo en 1785 kaj ekde 1802 paralele bibliotekisto. En 1807 li iris al Munkeno por deĵori kiel instruisto pri malnovaj literaturoj ĉelicee. Li ankaŭ estis membro de la nove fondita Akademio de la sciencoj. En 1810 li tamen revenis al Gotha post kiam li refuzis vokon ĉeuniversitatan. Gotha li kaj instruistis kaj bibliotekistis kaj numismatikistis (al la kortego duka). Retiriĝo profesia estis en la jaro 1842-a.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Jacobs famis kiel esploristo pri antikvecaĵoj, tradukisto kaj verkisto. Jenas liaj filologiaj ĉefverkoj: Exercitationes criticae in scriptores veteres (Lepsiko 1796); eldonoj de Iliaca de Tzetzes (Lepsiko 1793); verkoj de Bion kaj Moschos (Gotha 1795); eldono de Anthologia graeca (Lepsiko 1794–1814), de la eŭripidaj Phoenissae (Munkeno 1810), de Achilleus Tatios (Lepsiko 1821), de Philostratorum imagines et Callistrati statuae (Lepsiko 1825, ope kun Welcker), de la ksenofona Anabasis (Lepsiko 1825), de Delectus epigrammatum graecorum (Gotha 1826) kaj de la eliana verko De natura animalium (Jena 1832).

Inter liaj tradukoj gravas aĵoj de Velleius (Lepsiko 1793), Atheniensische Briefe (Lepsiko 1799–1800), epigramoj sub la titolo Tempe (Lepsiko 1803), verkoj de Demosteno. Li ankaŭ eldonis, kune kun Wieland kaj Hottinger "Neues attische Museum" (Zuriko 1802–10) kaj kun Ukert "Beiträge zur ältern Literatur" (Lepsiko 1835–43)


Ofte eldonitis kaj represitis la gramatika lernolibro Elementarbuch der griechischen Sprache (Jena 1805–11). Liaj beletraĵoj eldonitis sub la titoloj Auswahl aus den Papieren eines Unbekannten (Lepsiko 1818-1822); Ährenlese aus dem Tagebuch des Pfarrers zu Mainau (Lepsiko 1823–25); Schule für Frauen (Lepsiko 1827–29); Erzählungen (Lepsiko 1824–37); Schriften für die Jugend (Lepsiko 1842–44). Interesas ankaŭ Vermischte Schriften, el kiuj la sepa volumo membiografia aperis sub la titolo Personalien en Gotha kaj Lepsiko 1823–44 - aldonite kiel 9-a volumo Jacobs' Briefwechsel mit Franz Göller (eldonis Düntzer, das. 1862). El la postlasitaĵoj publikigis Wüstemann: Hellas (Berlino 1852), prelegojn de inter 1808–09 faritajn por la tronheredanto Ludoviko de Bavario pri geografio, historio kaj literaturo de Greklando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 10, Lepsiko 1907, p. 126-127, kio relegeblas tie ĉi interrete.