Saltu al enhavo

Friedrich Loos

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Loos
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1797 (1797-10-29)
en Graz
Morto 9-an de majo 1890 (1890-05-09) (92-jaraĝa)
en Kiel
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
akvafortisto
litografisto
pejzaĝa pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Friedrich Loos, 1864

Friedrich LOOS (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1797 en Graz, mortinta la 19-an de majo 1890 en Kilo) estis aŭstra pentristo kaj litografisto.

Frue venis li kunfamilie Vienon kie ekintereso pri arto jam startis dum lernanteco ĉe la evangelia lernejo. Studis li ĉe Akademio de Belartoj de Vieno ĉe Josef Rebell, Joseph Mössmer, Joseph Fischer, Ferdinand Georg Waldmüller kaj Friedrich Leybold. Paralele li helpinstruistis ĉe la luterana gimnazio. En 1823 li instruadis la hungaran grafon Zichy, poste grafon Speck je Lepsiko. De 1826 vivis en Salcburgo, De 1835 li loĝis en Vieno. Kreis li multajn bildojn pri pejzaĝoj kaj konstruaĵoj en Istrio (1840) kaj en Venecio, Florenco kaj Romo (1846). Salcburge li helpis krei la panoramon de Sattler. En 1851 li vojaĝis tra Ĝenovo al Svisujo kaj Germanujo. Post sukcesa eksponado je Duseldorfo kaj Berlino li labaoris laŭ komisio de la granda duko de Oldenburg. De 1853 li vivis en Kilo. De 1863 li laboris ĉe la universitato de Kilo kiel instruisto pri desegnado (ĝis 1883).

Sukcesojn havis li kiel pejzaĝisto; por li gravis la fokusigo pri lumo kaj koloroj por pli malrigidi la pentraĵojn kaj plidetaligi enbildajn aferojn. Ekspozicioj pri la postlasitaĵoj spekteblis en 1924 kaj 1925 en Lepsiko, Berlino kaj Dresdeno.

Der Falkenturm auf dem Mönchsberg, 1835

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]