Friedrich Melchior Grimm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Friedrich Melchior Grimm
Denis Diderot kun Frédéric Melchior Grimm, Friedrich Melchior Grimm. Desegno de Louis Carrogis
Denis Diderot kun Frédéric Melchior Grimm, Friedrich Melchior Grimm. Desegno de Louis Carrogis
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1723 (1723-12-26)
en Regensburg
Morto 19-an de decembro 1807 (1807-12-19) (83-jara)
en Gotha
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Profesio ĵurnalistoverkistomuzikkritikisto • literaturkritikisto • Enciklopediisto • diplomato [#]
Verkoj Correspondance littéraire ...
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Friedrich Melchior, barono von GRIMM (naskiĝis en Regensburg la 26-an de decembro 1723, mortis en Gotha la 19-an de decembro 1807) estis diplomato kaj verkisto bavaria sed de franclingva esprimo. Post malsukceso ĉe adapto al teatro de romano, li dediĉis sin al kritiko kaj disvastigo de la verkoj de Voltaire. Li studis juron en la Universitato de Lepsiko kaj poste estis privata instruisto kaj sekretario. Li iĝis amiko de Rousseau, Diderot kaj aliaj gegravuloj de la Klerismo. Li veturis tra tuta Eŭropo, iĝis ambasadoro kaj finfine ricevis nobelan titolon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam kiel gimnaziano Grimm serĉis kontaktojn al Johann Christoph Gottsched sendante al li dramajn skizojn. De 1742-45 li studis en Lepsiko filozofion, jursciencojn kaj literaturhistorion kaj aliĝis krome al cirkloj de la klasika filologo Ernesti. Post finstudo li iĝis sekretario ĉe la saksia deputito grafo von Schönberg.

Inkliniĝinte al franca literaturo li malkovris Volteron. Lia pruvo popularigi lin per tradukoj en la germanan metis la fundamentan ŝtonon por pli malfrua perado inter franca kaj germana literaturoj. Tra liaj servoj kiel privata instruisto kaj "vojaĝmarŝalo" ĉe grafaj familioj Grimm en 1748/49 atingis Parizon. Tie ĉi li estis unue laŭtlegisto ĉe la duko de Sachsen-Gotha, poste sekretario de la grafo Friesen (nevo de la marŝalo de Saksio). Grimm kaj la 8 jarojn maljuna grafo baldaŭa amikiĝis. La grafo peris kontaktojn al la plej noblaj rondoj de Parizo. Post lia morto Grimm laboris kiel kabineta sekretario ĉe la duko de Orléans.

Tiaj deĵoroj sume estis preparo por pli malfrua diplomatia kariero. Ekde 1776 li estis sendito de la kortego de Sachsen-Gotha ĉe la franca reĝa kortego kaj ekde 1795 Grimm estis Ŝtata konsilisto kaj ministro plenpova por Malsupra Saksio en Hamburgo.

Paralele al la politikaĵoj menciindas lia lerteco kulturperada koncerne literaturon, arton, sociaĵojn, politikon. Kun la plej gravaj intelektuloj kiel Jean-Jacques Rousseau, la religikritikanta barono Paul Henri Thiry d'Holbach kaj la damo Louise d'Épinay li tuj konatiĝis. Ankaŭ Denis Diderot kaj Jean-Baptiste d’Alembert, por kies enciklopedioj Grimm skribis multajn literaturajn artikolojn, nombriĝis inter la konatularo.

Informanto de eŭropaj suverenoj[redakti | redakti fonton]

Plej gravis Grimm tamen per liaj leteroj de la Correspondance littéraire, philosophique et critique, addressée à un Souverain d’Allemagne per kiuj li - en franca lingvo - raportis ekde Parizo pri francaj literaturo kaj kulturo. Temas pri leteroj manskribitaj adresitaj ĉiun duan semajnon al diversaj eŭropaj kortegoj. Ricevintoj estis i.a. la kortegoj en Gotha kaj Sankt Peterburgo. Limiĝinte sin unue je literaturaj/kulturaj raportoj de Parizo, Grimm poste skribe rivelis kaj malkaŝis diversajn faktojn pri la politika, sociala kaj socia kondiĉaro de Franclando. Pro ke la korespondado ne estis publika sed destinita al restriktitaj cirkloj Grimm povis skribi libere sen timo antaŭ la francaj cenzuristoj. Presitaj estis la leteroj nur en la 1813-a jaro, cenzurite. La ĝis nun plej kritika kaj kompleta eldono aperis en 16 volumoj (1877-82) en Parizo eldonita fare de Tourneux.

Forpelite de la Franca Revolucio Grimm revenis Germanion. En 1795 nomumis lin la rusa carino Katarina la 2-a legato en Hamburgo. Pro malsano en kies kuro Grimm apenaŭ blindiĝis li devis retiriĝi kaj elektis Gotha kiel domicilon. Tie li vivis la lastajn jarojn dediĉante sin al studoj de arto kaj sciencoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Frédéric Melchior Grimm. La correspondance littéraire : 1er janvier-15 juin 1761, Ulla Kölving, Uppsala, Motala, 1978 (ISBN 9789155408206)