Friedrich Muckermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Muckermann
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1883 (1883-08-17)
en Bückeburg
Morto 2-an de aprilo 1946 (1946-04-02) (62-jaraĝa)
en Montreux VD
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Friedrich Muckermann
Familio
Frat(in)o Hermann Muckermann
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • publikigistohistoriisto
vdr

Friedrich MUCKERMANN (pseŭdonimoj: Friedrich am Sunde, Frederic de Ruyter; naskiĝinta en la 17-a de aŭgusto 1883 en Bückeburg, mortinta en la 2-a de aprilo 1946 en Montreux) estis germana verkisto kaj publicisto. Kiel jezuito li nombriĝis inter la plej gravaj rezistantoj kontraŭ Nazia Germanio. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post gimnazifrekventado en Bückeburg kaj Paderborno li aliĝis al la ordeno de la jezuitoj en 1899 en Bergen (Limburgo). Poste li estis en Baexem ĉe Roermond kaj kiel studento de filozofio en Valkenburg. Ekde 1907 li instruis ĉe ordenaj lernejoj en Feldkirch kaj Ordrupshoj (Danio). Paralele li studis ekde 1909 germanistikon kaj pedagogikon en Kopenhago kie li magistriĝis. Post tio li revenis al la studado de teologio al Valkenburg, kie li ricevis la ordinadon pastran en 1914. Ĉe la eksplodo de la Unua mondmilito li deĵoris unue en taĉmento de la Malta Ordeno sed iĝis baldaŭ batalkampa animzorgado ĉe la orienta fronto. En februaro 1919 li iĝis militkaptito en Vilno sed jam en decembro 1919 li liberigitis estinte ŝanĝita kontraŭ rusa militkaptito.

Ankoraŭ dum la enordena fintrejnado en Valkenburg (1920) li engaĝiĝis por al literatura fakgazeto "Der Gral. Monatsschrift für Dichtung und Leben" kies ĉefa kaj sola eldonisto li iĝis en 1925. Sub lia estrado ĝi ŝanĝiĝis de katolika-literatura revuo de la viena rondoj ĉirkaŭ Richard Kralik (integralistoj) al gazeto kiu volis respeguligi la katolikan mondliteraturon kaj samtempe intencis doni respondojn al multaj aktualaj sociaj problemoj. En nenemobreblaj artikoloj Muckermann provis montri al la samtempuloj eskapvojojn kristanajn por la estonteco nerespektante la aktualajn modojn. Tio faritis ankaŭ per la konfrontigo de la legantaro al la pensoj de la geniuloj de la spirita historio, antaŭ ĉiuj de Johann Wolfgang von GoetheVladimir Solovjov. Pro lia aresto en Sovetunio li ankaŭ interesiĝis pri bolŝevismo. Por Muckermann ĝi ne estis tipe rusa kaj izolita afero sed vekilo pri necesa solvo de ardantaj sociaj/politikaj demandoj. Treege li zorgis pri la rolo de kristanoj en la moderna mondo. Ke la germana katolikismo tie ĉi parte ne bone funkciis estis por Muckermann unu kaŭzo por la malsukceso de la Vajmara Respubliko.

Publicista armilportanto kontraŭ la nazioj[redakti | redakti fonton]

Kiel eldonanto de "Katholische Korrespondenz" li havis en 1933 gravan pozicion. Kardinalo Faulhaber intencis en la aŭtuno de 1933 instali, laŭ la modelo de KK, centran katolikan gazetaroficejon en Berlino kio malkovru la mensogojn de la nazioj. Sed lia propono farita dum la aŭtuna kunveno de la germana episkoparo en Fulda ne trovis la aprobon de la plejmulto: verŝajne pro ke ne ĉiujn fascinis la sinteno de Muckermann antaŭ diversaj temoj. Muckermann antaŭ 1933 dum mallonga tempo ankoraŭ malprave taksis la intencojn de Adolf Hitler kiam li (komence de 1932) konsideris kelkajn naziojn idealistoj kun kiuj oni povis fari veran reformmovadon. Sed baldaŭ la veraj fiintencoj naziaj klaris por Muckermann, kaj ankaŭ iliaj pseŭdoreligia kaj totalisma karakteroj. Li kontraŭbatalegis tion ĉi, tiel ke li devis fuĝi en julio 1934 al Nederlando. Tie li kontinuigis la lukton kontraŭ la nazioj prelegante kaj fondante novan gazeton kun la titolo "Der Deutsche Weg". En ĝi Muckermann klarigis la spiritajn radikojn de nacisocialismo kaj kuraĝigis la germanojn rezisti al la ŝtataj instancoj. Lia malferma opozicio devigis la ordenestraron venigi Muckermann en 1935 Romon kie li iĝis ĉefredaktisto de "Lettres de Rome" en kiuj oni informis pri la danĝeroj de totalismaj kaj ateismaj movadoj. En 1937 li transloĝiĝis al Vieno kie li faris, kun la subteno de la aŭstrofaŝisma registaro, prelegojn kontraŭnacisocialismajn.

Dum Anschluss li troviĝis en Svislando, de kie li vojaĝis al Parizo. La germanaj aŭtoritatoj forprenis al li la ŝtatanecon, unu jaron poste liaj skribaĵoj estis malpermesitaj. Malgraŭ tio Muckermann kontinue skribis artikolojn por "Der Deutsche Weg" kaj aliaj organoj de grupoj de ekziluloj. Ekde novembro 1939 li alvokis la homojn en la Tria Regno ankaŭ pere de elsendoj sur radifoniaj ondoj disde Franclando. En junio 1940 li fuĝis en Viŝian Francion kie li, sub la masko de nederlanda pastro, deĵoris en komunumo eta. Tie li verkis siajn ampleksajn rememorojn. En marto 1943 li fuĝis en Svislandon pro minacanta malliberigito fare de Gestapo-anoj. Tie li vivis ĝismorte kiel agnoskita politika fuĝinto. En Svislando verkitis ankaŭ la lasta granda verko pri Solovjov.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Muckermann posedis vizian kaj diafanigan vidon de multaj aferoj, plene de analitika akreco. Li kapablis kompreni kompleksajn temarojn kaj okupiĝis pri kvazaŭ ĉiuj kulturaj, sociaj kaj politikaj tendencoj tiutempaj. Ankaŭ inter samordenanoj kaj aliaj katolikoj li ne ĉiam trovis aplaŭdon, i.a. pro diversaj opinioj koncerne la laboristan kaj sindikatan problemon, la rajton je posedo, la movadon "Katholische Aktion", la akcepton de Goethe kiel edukiston, la partoprenon de Dancista kongreso en Munkeno en 1931 aŭ diversajn elmigraddemandojn.

En 1932 li estis ricevinta la honoran Goethe-medalon de la urbo Frankfurt am Main.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Wollt ihr das auch? Wie ich d. Bolschewismus in Rußland erlebte, 1920
  • Tragikomisches von d. Ruhr, 1923
  • Kath. Aktion, mit e. Geleitwort v. Nuntius Pacelli, 1928
  • Der Bolschewismus droht, 1931
  • Goethe, 1931
  • Das Los d. Arbeiters in Sowjet-Rußland, 1932
  • Das Los d. Bauern in Sowjet-Rußland, 1932
  • Der Mönch tritt üb. d. Schwelle, 1932
  • Vom Rätsel d. Zeit, 1933
  • Deutschland … wohin?, 1934
  • Hl. Frühling, 1935
  • Es spricht d. span. Seele, 1937
  • Rev. d. Herzen. 1937
  • Vorträge F. M.s in d. Domkirche zu Klagenfurt, 1937
  • Der Mensch im Za. d. Technik, 1945
  • Wladimir Solowjew, Zur Begegnung zw. Rußland u. d. Abendland, 1945
  • Der Dt. Weg, 1946
  • Frohe Botschaft in d. Zeit, hrsg. v. M. Th. Muckermann, 1948
  • Im Kampf zw. zwei Epochen, Lebenserinnerungen, bearb. u. eingel. v. N. Junk SJ, 1973
  • Multaj kontribuoj por gazetoj kiel: Stimmen d. Zeit (1913–34), Der Gral (1920–37), Schönere Zukunft (1927–34), Essener Volks-Ztg. (1926–35), Der Deutsche Weg (1934–40)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hubert Gruber: Friedrich Muckermann S.J., 1883–1946. Ein katholischer Publizist in der Auseinandersetzung mit dem Zeitgeist, Mainz: Matthias-Grünewald-Verl., 1993 ISBN 3-7867-1736-2
  • Franz Kroos: Friedrich Muckermann (1833-1946). In: Rudolf Morsey (Hrsg.): Zeitgeschichte in Lebensbildern. Aus dem deutschen Katholizismus des 20. Jahrhunderts. Band 2, Mainz 1975, S. 48 ff.
  • Herbert Wagner: Die Gestapo war nicht allein… Politische Sozialkontrolle und Staatsterror im deutsch- niederländischen Grenzgebiet 1929–1945. (Hagen, Fernuniv., Diss., 2002) Lit, Münster 2004, ISBN 3-8258-7448-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]