Friedrich Ritschl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Ritschl
Persona informo
Friedrich Wilhelm Ritschl
Naskiĝo 6-an de aprilo 1806 (1806-04-06)
en Großvargula
Morto 9-an de novembro 1876 (1876-11-09) (70-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo latinisto • bibliotekisto • klasika filologo • universitata instruisto vd
Laborkampo klasika filologio vd
Aktiva en BonnoLeipzigHalle (Saale) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Wilhelm RITSCHL (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1806 en Großvargula, mortinta la 9-an de novembro 1876 en Lepsiko) estis germana filologo.

Memorigtabulo ĉe la loĝejo de la gepatroj de Ritschl en Augustinerstraße nr 11, Erfurto.
La domo de la familio de Ritschl en Erfurto; dekstre videblas la turo de la Nikolao-kirko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la evangelia pastoro de Großvargula Friedrich Ludwig Ritschl frekventis la Konsilantargimnazion erfurtan antaŭ la translogiĝo de la familio al Wittenberg. Ĉe la loĝdomo en la erfurta Augustiner-strato muntitis eĉ memorigtabulo. Poste Ritschl studis klasikan filologion en Lepsiko kaj Halle (Saale) de 1825-29. En julio de 1829 Ritschl doktoriĝis post la skribado de verko pri Schedae criticae. La sekvintan monaton li habilitiĝis (per De Agathonis vita). Jam kiel juna privata docento li ege sukcesis sed restis nesalajritulo en Halle (ekde 1832) estante neordinara instruisto. En 1833 li sampozicie sed kun salajro iris Vroclavon kie li la aŭtunon sekvintan iĝis ordinara profesoro. En 1836/37 Ritschl ekvojaĝis al Italio por reserĉado kaj esploradis i.a. pri Plaŭto. Ekde 1839 li ne tro libervole instruis kiel profesoro retorikon en Bonno.

Kune kun Friedrich Gottlieb Welcker li igis ekde 1842 la novan serion de la fakgazeto Rheinisches Museum für Philologie la plej grava magazino pri klasikaj filologiaĵoj. En 1854 Ritschl plue iĝis estro de la biblioteko altlerneja en Bonno, kiu sub lia gvidado modernigitis profunde. Post kvereloj kun Otto Jahn - kiun li mem estis veniginta al Bonno - kaj nesubteno fare de la universitata estrarano li ofendite transloĝiĝis en majo de 1865 Lepsikon. Eĉ intervenoj de Otto von Bismarck kaj de la prusa reĝo Vilhelmo la 1-a ne sukcesis ŝanĝi ties opinion.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ritschl estis dum multaj jaroj konsilisto de la prusa ministerio pri edukado koncerne demandojn universitatajn kaj lernejajn. Li donis gravajn impulsojn al la esplorado de homeraĵoj kaj specialiĝis pri la kritika eldonado de malnovlatinaj tekstoj. Nove kaj meritplene estis lia volonta akcepto de neliteraturaj fontoj por la lingvohistorio. Liaj plej gravaj disĉiploj estis Hermann Usener (kiu iĝis en 1866 lia posteulo en Bonn) kaj Friedrich Nietzsche. Nietzsche sekvis sian instruiston irante al Lepsiko kaj nomumitis mem profesoro de klasika filologio en Bazelo je la instigado de Ritschl .

Ritschl estis membro i.a. de la Akademio de la Sciencoj de Berlino (1845) kaj Lepsiko (1865) kaj de la erfurta intelektuala rondo Akademie gemeinnütziger Wissenschaften.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Alexandrinischen Bibliotheken unter den ersten Ptolemäern und die Sammlung der Homerischen Gedichte durch Pisistratus nach Anleitung eines plautischen Scholions; Breslau 1838
  • Priscae Latinitatis monumenta epigraphica. Tabulae Lithographicae; 1862; Nachdruck 1968 (ISBN 3-11-001417-3)
  • Priscae Latinitatis epigraphicae supplementa quinque; 1862–1864; Nachdruck 1970 (ISBN 3-11-001423-8)
  • Opuscula philologica; 5 Bde., 1867–1879 (unter Mithilfe von Alfred Fleckeisen)
  • Plautus; 4 Bde., 1871–1894
  • Rheinisches Museum für Philologie. Zeitschrift für klassische Philologie; hg. v. F. W. Ritschl [von 1842–1869], J. D. Sauerländer´s Verlag, Frankfurt a. M.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eugène Benoist: Frédéric Ritschel. In: Revue de philologie, de littérature et d'histoire anciennes 1, 1, 1877, S. 91-100.
  • Ernst Bickel: Friedrich Ritschl und der Humanismus in Bonn. Ein Beitrag zur Neugestaltung der höheren Schule in der Nord-Rheinprovinz. Verlag Scheur, Bonn 1946.
  • Johanna Kinne: Die Klassische Archäologie und ihre Professoren an der Universität Breslau im 19. Jahrhundert. Eine Dokumentation, Neisse Verlag, Dresden 2010, ISBN 978-3-940310-68-2, S. 131-155.
  • Otto Ribbeck: Friedrich Wilhelm Ritschl. Ein Beitrag zur Geschichte der Philologie. Leipzig 1879–1881 (Nachdruck: Zeller, Osnabrück 1969) Online
  • Wilhelm Brambach: Friedrich Ritschl und die Philologie in Bonn. Teubner, Leipzig 1865.
  • Otto Ribbeck: Friedrich Wilhelm Ritschl. Ein Beitrag zur Geschichte der Philologie. Teubner, Leipzig 1879.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturtipp: Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm (Thüringen Bibliothek. Bd. 11). Essen 2013.