Friedrich Schmiedl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Schmiedl
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1902 (1902-05-14)
en Schwertberg
Morto 11-an de septembro 1994 (1994-09-11) (92-jaraĝa)
en Graz
Tombo Friedhof St. Leonhard
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero
vdr

Friedrich SCHMIEDL (naskiĝinta la 14-an de majo 1902 en Schwertberg/Distrikto Perg, mortinta la 11-an de aŭgusto 1994 en Graz) estis aŭstra raketa pioniro kaj implicite inventisto de la filatela fakero de raketa poŝto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schmiedl jam dum junulaj jaroj interesiĝis pri raketoj. Dum la Unua mondmilito li konstruis la unuan raketon. En 1921 li komencis studon pri ĥemio ĉe la Universitato de Graz. Tiutempe li kontinuigis eksperimentojn raketajn: apogon li ricevis tiam kaj de siaj profesoroj kaj de la avo. Post studenta tempo li liberprofesiulis en Graz. Tiutempe li faris nemobreblajn eksperimentojn kun memkonstruitaj raketoj. Celo lia estis la paca esploro de la kosmo. En 1928 li startigis raketon per stratosfera balono por ŝpari brulaĵon. Kvankam la atenditaj sukcesoj ne venis li gajnis novajn spertojn per tio.

En la 2.2.1931 Schmiedl eksplodigis ĉe Schöckl-monto apud Graz la unuan poŝtraketon de la mondo kiu transportis ĉ. 100 leterojn en la najbaran vilaĝon St. Radegund. Sekvis dum la sekvintaj monatoj aliaj sukcesaj startigoj, ekz. disde Hochtrötsch apud Semriach. Planitis eĉ instalo de regula raketpoŝtlinio inter Labako kaj Bazelo tra Graz. Tial li ankaŭ konatiĝis en la filatelista mondo. Krome Schmiedl ellaboris veterraketon kiu kapablu havigi meteologiajn datenojn el nuboj. Li ankaŭ muntis fotilojn al la raketoj por foti pejzaĝojn dealte. La raketojn li telekomandis kaj por alteriĝo ĉeestis paraŝutoj.

En 1934 kaj 1935 liajn eksperimentojn ĉesigis la aŭstria poŝtadministracio: Schmiedl estis eldoninta proprajn poŝtmarkojn por financi siajn eventojn kaj eksperimentojn. Tio malpermesitis kiel ankaŭ la privata posedo de fajraĵo (eĉ sub minaco de mortopuno). Sekve li devis fari siajn stokojn de brulaĵo neutiligeblaj. Interesiĝis pluraj ŝtatoj pri armea uzo de la ideoj de Schmiedl. La japana registaro ofertis al li lukran postenon: pro pacamo li rifuzis dungiĝi. La sama sinteno ekproblemis post Anschluss kaj li eĉ neniigitis la ĝistiamajn rezultojn kaj priesploritaĵojn malvolante kunlabori kun Wehrmacht. En 1943 Schmiedl devis eksoldati anante ĉe pionirstabo de la Krimeo-rempararo.

Post la Dua mondmilito venis novaj ofertoj perlabori la vivon, ekz. el Usono partopreni la raketsistemaran plibonigon. Al nenio tia li jesis. Poste li okupiĝis pri diversaj boataj propulsmetodoj. Ekde 1955 li laboris por la lando Stirio. Entombigo de li okazis sur la tombejo Sankta Leonardo en Graz.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bruno Besser: "Friedrich Schmiedl - Raketenpionier und Wegbereiter der Weltraumforschung". Ĉe: Karl Acham (eld.): Naturwissenschaften, Medizin und Technik aus Graz. Böhlau Verlag, Wien-Köln-Weimar 2007, ISBN 978-3-205-77485-3, p. 231–242
  • Karl Trobas: Raketen, Raketenpost, Postraketen. Der österreichische Raketenpionier Friedrich Schmiedl. Eldonis Werner Emig. RM-Druck-und-Verlag, Graz 1992, ISBN 3-85375-008-7
  • Karl Trobas: Raketen, Raketenpost, Postraketen. Volumo 2: Friedrich Schmiedl, ein Raketenpionier aus Graz. Eldonis Friedrich-Schmiedl-fondaĵo Graz. Manumedia-Verlag Schnider, Graz 1998, ISBN 3-900993-89-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]