Friedrich Theodor Vischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Theodor Vischer
Persona informo
Aliaj nomoj Deutobold Symbolizetti Mystifizinsky • Philipp Ulrich Schartenmayer • Allegoriowitsch
Naskiĝo 30-an de junio 1807 (1807-06-30)
en Ludwigsburg
Morto 14-an de septembro 1887 (1887-09-14) (80-jaraĝa)
en Gmunden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoGermanio
Alma mater Tübinger Stift • Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo politikistofilozofo • literaturteoriisto • romanisto • poeto • dramaturgoartokritikisto • universitata instruisto • verkisto • arthistoriisto
vdr

Friedrich Theodor Vischer (prononco [FRI:drih FERdinant FIŝa], naskiĝis la 30-an de junio 1807 en Ludwigsburg; mortis la 14-an de septembro 1887 en Gmunden en Supra Aŭstrio) estis germana protestanta teologo, verkisto, politikisto kaj profesoro pri filozofio kaj estetiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en Ludwigsburg kiel filo de kleriko, Vischer estis edukita en la klerika seminariejo de Maulbronn, poste de 1825 ĝis 1832 studis en la Universitato de Tubingeno, vivante en la tiuurba klerika seminariejo, kaj post tio komencis vivon en la profesio de sia patro. Li iĝis privata docento pri estetiko kaj germana literaturo en la klerika seminariejo de Tubingeno en 1835, estis progresinta al eksterordinara profesoro du jarojn poste, kaj estis nomumita al plena profesoro en 1844. Pro al lia sincera inaŭgura parolado li estis suspendita dum du jaroj fare de la Virtemberga registaro. En ĉi tiu deviga libertempo li skribis la unuajn du volumojn de sia verkaĵo Aesthetik, oder Wissenschaft des Schönen (1846), kies kvara kaj lasta volumo aperis nur en 1857.

Vischer ĵetis sin plenpasie en la grandan germanan politikan movadon de 1848-49, kaj dividis la seniluziiĝon de patriotaj demokratoj pro ĝia fiasko. En 1855 li iĝis profesoro de Zuriko. En 1866, lia famo estante nun establita, li estis invitita reen al Germanio kun profesoreco ĉe universitato de Tubingeno kombinita kun posteno ĉe la politeĥnikumo de Ŝtutgarto. Li mortis en Gmunden la 14-an de septembro 1887, survoje al Venecio.