Friedrich Weinbrenner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Weinbrenner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1766 (1766-01-01)
en Karlsruhe
Morto 1-an de marto 1826 (1826-03-01) (60-jaraĝa)
en Karlsruhe
Lingvoj germana
Ŝtataneco Grandduklando Badeno
Alma mater teknologia universitato DresdenoUniversitato de Vieno
Subskribo Friedrich Weinbrenner
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • urbanizisto • Konstruestro
vdr
lia margrafa palaco en Karlsruhe

Friedrich WEINBRENNER, plennome Johann Jakob Friedrich Weinbrenner (naskiĝis la 24-an de novembro 1766 en Karlsruhe, Germanio; mortis la 1-an de marto 1826 samloke) estis germana arkitekto kaj urboplanisto de la klasikisma epoko. Liaj konstruaĵoj inspiritaj de la grek-romia antikveco aparte dominas lian hejmurbon Karlsruhe.

la portiko de lia luterana urba kirko de Karlsruhe

Vivo[redakti | redakti fonton]

lia urbodomo de Karlsruhe

Post lernado de la ĉarpentista metio, li ekde 1788 laboris kiel konstrugvidanto en Zuriko kaj Laŭzano. Ekde 1790 li studis arkitekturon en Vieno kaj Dresdeno, en 1791/92 pasigis plurajn monatojn en Berlino, konatiĝante kun la tieaj klasikismaj arkitektoj, kaj sekve inter 1792 kaj 1797 intense studis la antikvajn romiajn konstruaĵojn en Romo. En Romo, Pompejo kaj Herkulano li ankaŭ mem laboris kiel arkeologo, kaj krome perfektigis siajn sciojn pri renesanca kaj la tiea aktuala klasikisma arkitekturo. Post reveno al Germanio li laboris en Karlsruhe, poste en Strasburgo (kie li edziĝis) kaj en Hanovro, kaj ekde la jaro 1800 konstante vivis en Karlsruhe.

Specialan historian signifon havas la Piramido Karlsruhe situanta en la centro de la placo de la bazaro de Karlsruhe ĉe la luterana kirko kaj la urbodomo, tri verkoj de Weinbrenner. Ĝi estis starigita en la jaroj 1823–1825 sur la tombejo de la urbofondinto, Margravo Karolo la 3-a Vilhelmo (1679–1738). Kaj interne estas ankaŭ la fondoŝtono de la urbo.

kastelo Rotenfels en Gaggenau