Friedrich Wilhelm Döring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Wilhelm Döring
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1756 (1756-02-09)
en Elsterberg
Morto 27-an de novembro 1837 (1837-11-27) (81-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando SaksioElektoprinclando Saksio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo klasika filologo • gimnazia instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Wilhelm DÖRING (ankaŭ Doering; naskiĝinta la 9-an de februaro 1756 en Elsterberg, mortinta la 27-an de novembro 1837 en Gotao) estis germana klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de frue mortinta pastoro li ricevis kune kun Karl August Böttiger stipendion por Landesschule Pforta. Tie li ĝuis specialan apogon fare de Friedrich Gottlieb Barth. En 1778 Döring ekstudentis ĉe la Universitato de Lepsiko pri filozofio, filologio kaj teologio. Paralele li laboris kiel privata edukisto en la domoj de Carl Gottfried von Winkler kaj de la ĉambrulo Christoph August Lebrecht von Bodenhausen. Magistriĝo sukcesis en 1781, doktoriĝo samjare.

En 1782 li vokitis, anstataŭonte rektorece Johann Gottlob Thierbach, al la liceo de Gubin.[1] Tie li ankaŭ ekverkistis; pro diversaj nebonaĵoj li post du jaroj jam foriris post kiam li peris al sia amiko el junulaj tagoj, Karl August Böttiger, la postenon de lernejestro. En 1784 Döring venis al la Katedrala gimnazio de Naumburg. Sed ankaŭ tie li restis nur du jarojn.

En 1786 li iris al Ernestinum-gimnazio post la subita morto de Friedrich Andreas Stroth. Tiun ĉi lernejon li bonege gvidis zorgante pri kapabla instruistaro: tiutempe la institucio gotaa taksitis unu el la plej bonaj lernejoj de tuta Germanujo. Instruistis tiem ekz. Friedrich Jacobs, Johann Friedrich Salomon Kaltwasser kaj Johann Kaspar Friedrich Manso, Valentin Rost kaj Ernst Friedrich Wüstemann. Döring mem pleje instruadis la latinan lingvon.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Döring diverse honoritis pro siaj meritoj: en 1791 li nomumitis saksia-gotaa eklezikonsilisto, en 1831 festitis la 50-a datreveno de la doktoriĝo kaj en 1832 lia rektoreco. En 1833 li ricevis la titolon de supera konsistorikonsilisto; krome, laŭ instito de la loka duko, oni aljuĝis al li la kavalira kurco la saksia Zivilverdienstorden.

Laŭditis ankaŭ la latinlingvaj odoj de Döring. La filologo kaj historiisto Christian Ferdinand Schulze estis lia adopta filo, la teologo Friedrich Ludwig Andreas Regel lia bofilo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erklärende Anmerkungen zu den auserlesenen Reden des Cicero. Schul-Buchhandlung, Braunschweig 1797.
  • Anleitung zum Übersetzen aus dem Deutschen ins Lateinische. 4 Bände, Geistinger, Wien 1821.
Eldonoj
  • Cicerono: Auserlesene Reden des Cicero (=Encyclopädie der latainischen Classiker, 3). Schul-Buchhandlung, Braunschweig 1797.
  • Horacio: Opera omnia. 2 volumoj, Hahn, Leipzig 1814 ss.
  • Tito Livio: Opera omnia. 7 volumoj, Ettinger, Gotha 1816–1819 (komencite de Friedrich Andreas Stroth).
  • Horacio: Chrestomathia Horatiana et P. Virgilii Maronis Bucolica. Hammerich, Altona 1835.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Conversations-Lexikon der neuesten Zeit und Literatur. 1. Band, Brockhaus, Leipzig 1832, p. 712.
  • Nekrolog Friedrich Wilhelm Döring. Ĉe: Intelligenzblatt der Jenaischen allgemeinen Literatur-Zeitung. 3/1838 (februaro), kol. 17–22.
  • [Art. „Doering, Friedrich Wilhelm“ de Friedrich August Eckstein ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, volumo 5 (1877), p. 289–291 (tie chi interrete)
  • Max Schneider: Die Lehrer des Gymnasium illustre zu Gotha. Parto 2, Engelhard-Reyher, Gotha 1902, p. 6-7, nr. 162 (interrete[rompita ligilo]).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]