Friedrich Wilhelm Facius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Wilhelm Facius
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1764 (1764-12-03)
en Greiz
Morto 4-an de majo 1843 (1843-05-04) (78-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Angelica Bellonata Facius
Okupo
Okupo skulptisto • gem engraver • medalisto • inventisto
vdr

Friedrich Wilhelm FACIUS (naskiĝinta la 3-an de decembro 1764 en Greiz, mortinta la 4-an de majo 1843 en Vajmaro) estis germana gliptikisto, gravuristo kaj medalisto.

Medalo de Facius okaze de la Kongreso de Erfurt kun la latinlingva enskribaĵo Imperatorum congressus (kongreso de imperiestroj)

Facius aktivis Vajmare kie li kreis multajn medalojn kaj faris i.a. la portreton de grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kaj de Johann Wolfgang von Goethe. Lia filino Angelica Bellonata Facius, samprofesiulino, estis disĉiplino de Christian Daniel Rauch en Berlino. Interesas ke nuntempe ŝi estas pli konata ol la patro.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis komercisto kiu komence kontraŭvole permesis al li fari alimetian karieron. En 1781 li forlasis la hejman regionon kaj iris al Dresdeno por studi. Reveno al Greiz sekvis kie li laboris ĝis 1788. Poste li foriris al Vajmaro kien allogas plimulto da ŝancoj. Goethe, kiu iĝis apoganto, konvinkis lin iĝi ŝtongravuristo. Por pli efektiva lerniĝo li reiris Dresdenon kie iĝis lernigisto lia Gottfried Benjamin Tettelbach (1750-1813). Poste li memstaris profesie en Vajmaro kie li faris multajn bustojn el ŝtono kaj ŝtalo. Li ankaŭ famiĝis kiel medalisto. Tre famis ĉi-tiuartaĵe memorigiloj pri la renkonto inter Napoleono Bonaparte kaj caro Aleksandro la 1-a en Erfurto en la 1813-a jaro. Famis ankaŭ dokumentado lia pri la 78-a datreveno naskiĝtaga de Christoph Martin Wieland (1813) aŭ la adiaŭaj ceremonioj por profesoro Paul Johann Anselm von Feuerbach kiam li foriris de Jena en la direkto de Ansbach en la 1817-a jaro.

Sed Facius ankaŭ inventisto estis. Dum la rekonstruo de la Urbokastelo vajmara li enkondukis novan stukaĵteknikon kiu duriĝis multe pli rapide ol similaj markoj pli fruaj. Ankaŭ ŝtalaĵpoluro kaj neplufrakasantaj metalstampiloj elpensitis de li.

Nemire ke li nomumitis en 1829 oficiala kortegmedalisto vajmara kaj en 1840 honora profesoro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 260 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Facius, Friedrich Wilhelm“ de Carl August Hugo Burkhardt, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 6 (1877), p. 530–531 (tie ĉi interrete)