Friedrich Wilhelm Foerster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Friedrich Wilhelm Foerster (same literumebla Friedrich Wilhelm Förster, sed kutimas la unua variaĵo, naskiĝis la 2-an de junio 1869 en Berlino, mortis la 9-an de januaro 1966 en Kilchberg proksime al Zuriko) estis germana filozofo, pedagogo kaj pacisto, d-ro filozofia, profesoro por etiko kaj sociaj sciencoj en Munkeno kaj Berlino. Li estis eminentulo en sia fako.

Friedrich Wilhelm Foerster estis la unua filo de la astronomo Wilhelm Julius Förster, engaĝita pacisto kaj esperantisto, la tiama direktoro de la berlina observatorio kaj profesoro ĉe universitato en Berlino. Samkiel la patro, ankaŭ Friedrich Wilhelm iĝis esperantisto kaj pacisto. Li estis ano de la Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia, sed kiam la delegacio alprenis Idon, li eksiĝis kaj publikletere pledis por Esperanto. Dum la Internacia Packongreso en Munkeno li estis dediĉita aktivulo por Esperanto.

Foerster studis filozofon, nacian ekonomikon kaj fiziologion en Freiburg kaj Berlino. En la jaro 1901 li fariĝis libera docento pri pedagogio en Zuriko, en 1913 profesoro en Vieno kaj poste en 1914 en Munkeno. Post 1917 li estis libera verkisto.

Liaj opinioj kaj rezultaj publikigadoj estis tre malkomfortaj por la registaro de la Germana Regno kaj la al ĝi ligitaj naciismaj partioj, precipe post la komenciĝo de la Unua Mondmilito. Tial dum kaj post la milito, naciismaj organizoj kaj la emerĝanta nacisocialisma movado en Germanio vidis lin kiel ĉefa malamiko. En 1920 li publikigis sian libron ein Kampf gegen das militaristische und nationalistische Deutschland, "mia batalo kontraŭ la militema kaj naciisma Germanio". De tiam li ripete estis minacita je mortigo fare de radikalaj dekstruloj. Kiam en 1921 Matthias Erzberger kaj Walther Rathenau estis murditaj fare ne naciistoj, Foerster post pliaj avertoj en 1922 demisiis el sia pocenta posteno kaj fuĝis al Svislando. En 1926 li plu moviĝis al Francio. Ĉar li ankaŭ el pli granda distanco forte kritikis naciismajn rondojn kaj la plifortiĝon de la nacisocialismo en Germanio, li konsideriĝis ĉefa intelekta malamiko de la nazioj. En majo 1933 liaj libroj estis publike bruligitaj fare de la nazioj, en aŭgusto 1933 li estis inter la unuaj germanoj, kiuj laŭ dekreto de la nazioj oficiale estis senigitaj de la germana ŝtataneco. En 1937 li avertis la najbarajn ŝtatojn de Germanio pri la militaj intencoj de Nazia Germanio tra lia libro Europa und die Deutsche Frage, "Eŭropo kaj la germana demando", eldonita en Lucerno unue en la germana kaj parte ankaŭ aliaj lingvoj. La 11-an de aŭgusto 1938, kelkajn semajnojn antaŭ la Munkena interkonsento, ĝi publike alvokis la germanajn politikistojn de Sudetio, la germanlingva regiono post 1918 donita al Ĉeĥoslovakio, fini la lojalecon al Hitlero, por ne riski la 800-jaran historion de la sudetiaj germanoj kaj ankaŭ por malhelpi mortan danĝeron de la germana popolo.

En Francio Foerster estis aprezita kaj li estis nomumita franca civitano. Post la okupacio de Francio fare de la nazia armeo Wehrmacht en 1940, la sekreta polico Gestapo intense serĉis lin. Foerster, kiu prevente vivis tutproksime al la limo franca-svisa, fuĝis al Svislando. Tamen, la svisaj aŭtoritatoj resendis lin, kvankam li laboris dum multaj antaŭaj jaroj en ŝtataj servoj de Svislando. Ili eĉ dubis pri la valideco de sia franca civitaneco kaj deklaris ke li daŭre estas germano, do transdonenda al la sekreta polico Gestapo. Plu fuĝante, li kun bonŝanco alvenis al Portugalio kaj de tie elmigris al Usono. Li vivis ĝis 1963 en Nov-Jorko, kaj fine revenis al Svislando, al Kilchberg proksime de Zuriko, kie li pasigis siajn lastajn jarojn en sanatorio.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.