Friedrich Wilhelm Murnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germana reĝisoro Friedrich Wilhelm MURNAU [fridriĥ vilhelm murnaŭ] (aŭ realnome: Friedrich Wilhelm PLUMPE) naskiĝis je la 28-a de decembro 1888 en Bielefeld, (Nord-Rejno-Vestfalio) kaj mortis je la 11-a de marto 1931 en Santa Barbara, (Kalifornio).

Li studis arthistorion kaj literaturon en Heidelberg kaj aktoradon en Berlino, kaj laboris poste en Teatro. Post militservo li ekde 1919 dediĉis sin al al kinoarto: unue en Germanio kaj ekde 1927 en Usono, kie li trapasis la transiron de mutfilmoj al la sontekniko. Antaŭ la premiero de sia lasta filmo Tabu li mortis sekve de aŭtoakcidento. Nuntempe li estas rigardata unu el la plej gravaj reĝisoroj de la 1920-aj jaroj.

Famaj filmoj

  • Satanas (Germanio, 1919)
  • Der Knabe in Blau (Germanio, 1919)
  • Der Bucklige und die Tänzerin (1920)
  • Der Gang in die Nacht (Germanio, 1920)
  • Schloss Vogelöd (Germanio, 1921)
  • Nosferatu – eine Symphonie des Grauens (Germanio, 1922)
  • Der letzte Mann (Germanio, 1924)
  • Tartüff (Germanio, 1925)
  • Faust (Germanio, 1926)
  • Sunrise (Usono, 1927)
  • Our daily bread (Usono, 1929)
  • Tabu (Usono, 1931)

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://internettrash.com/users/murnau/murneng.htm greke http://www.filmportal.de/df/64/Uebersicht,,,,,,,,EFC0CAA3DC8C03C1E03053D50B372D46,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,.html greke http://french.imdb.com/name/nm0003638 greke http://www.murnau-stiftung.de/fr/01-05-00-murnau.html