Friedrich von Bodenstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich von Bodenstedt
Persona informo
Friedrich von Bodenstedt
Naskonomo Friedrich Martin von Bodenstedt
Naskiĝo 22-an de aprilo 1819 (1819-04-22)
en Peine
Morto 18-an de aprilo 1892 (1892-04-18) (72-jaraĝa)
en Wiesbaden
Tombo Nordfriedhof vd
Lingvoj germanarusaazerbajĝanapersa vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Alia nomo Mirza-Schaffy vd
Okupo verkisto • poeto • tradukisto • universitata instruisto • slavisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • poezio • translating activity vd
Aktiva en MunkenoWiesbaden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Friedrich von Bodenstedt, 1876

Friedrich Martin von BODENSTEDT (nobeliĝo en 1867; naskiĝinta la 22-an de aprilo 1819 en Peine, mortinta la 18-an de aprilo 1892 en Wiesbaden) estis germana verkisto kaj tradukisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bierfaristo li iĝis unue estis komercista lernoknabo antaŭ ol povi studi, sub malfacilaĵoj, historion kaj fremdajn lingvojn ĉe la Universitato de Göttingen. Li iĝis gvidinstruisto de princo Gallitzin en Moskvo de 1840 ĝis 1843, tiam gimnazia instruisto en Tiflis. Tie li renkontis Mirza Schaffy, instruisto de la tatara lingvo, kun kiu li amikiĝis. En 1845 li revenis al Germanio, vojaĝis al Italio kaj Svislando, estis redaktoro en Triesto, Vieno, Berlino kaj Bremeno ĝis reĝo Maksimiliano la 2-a (Bavario) nomumis lin profesoro pri slavaj lingvoj en Munkeno en 1854. En 1867 li iris al Meiningen kiel kortega teatrodirektoro; post sia eksiĝo (1874) li vivis en Wiesbaden.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Per sia unua verko Lieder des Mirza Schaffy (1851, 264-a eldono en 1917) li tuj akiris internacian famon; postaj poemaroj ricevis malmulte da atento. Liaj dramaj kaj rakontaj verkoj, kiujn li laŭ propra aserto skribis nur pro neceso, ankaŭ ne estas super averaĝa kvalito. Sed kiel tradukisto Bodenstein gajnis la plej grandan renomon. Li unue prezentis al germanoj verkojn i.a. de Puŝkin, Raskov, Lermontoff, Turgenev, Kolzov, Feth. Li ankaŭ peris persajn poetojn kiel ekzemple Hafiz kaj Chajjām laŭ modelaj eldonoj. Krome, lia okupiteco pri Shakespeares Zeitgenossen und ihre Werke (1858-60) ankaŭ donis valoran frukton. Li estis la unua se temas pri traduki ok ŝekspirajn ludojn kaj provaĵojn de ludoj de John Webster, John Ford, John Lilly, Robert Green, Christopher Marlowe, Thomas Dekker, John Marston kaj Thomas Rowley (Chatterton).

Fine ni ŝuldas al lia restado en Rusio la kulturhistorie valorajn librojn Die Völker des Kaukasus und ihre Freiheitskampfe gegen Rußland (1848) kaj Tausend und ein Tag im Orient (2 volumoj, 1849/50; tie troviĝas la unua versio de la kantoj de Mirza Schaffy). Li starigis belan monumenton al la reĝo Maksimiliano en la libreto Eines Königs Reise (1879). Vojaĝo al Anglio produktis la anoniman verkon Enthüllungen aus England (1860), restado en Ameriko la viglan priskribon Vom Atlantischen zum Stillen Ozean (1882).

Interesega kaj allogaj estas la memuara verko Erinnerungen aus meinem Leben (2 volumoj, 1888-90) kiuj bedaŭrinde derompas jam en 1850.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Stemplinger, Eduard, "Bodenstedt, Friedrich von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 355-356 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]