Friedrichroda
| Friedrichroda | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • kuracloko | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Turingio | |||||
| Distrikto | Distrikto Gotha | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 03623 | |||||
| Poŝtkodo | 99892–99894 | |||||
| Aŭtomobila kodo | GTH | |||||
| Oficiala Municipokodo | 16067019 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Thomas Klöppel | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Gartenstraße 9 99894 Friedrichroda | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 7352 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 51′ N, 10° 34′ O (mapo)50.8575410.56507Koordinatoj: 50° 51′ N, 10° 34′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 430 m | |||||
| Areo | 18,46 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.friedrichroda.info/ | |||||
Friedrichroda [friːdrihsROːda] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 7352 loĝantojn sur areo de 36,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 193 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Floh-Seligenthal, Georgenthal, Leinatal, Waltershausen kaj Bad Tabarz. Kvartaloj de Friedrichroda estas ekz. Reinhardsbrunn, Finsterbergen kaj Ernstroda.


Historio
[redakti | redakti fonton]En 1890 fondiĝis ĉi-tie la Ĝenerala Germana Porinstruistina Asocio. Dum la lastaj 150 jaroj Friedrichroda floris kiel kuracloko kaj feriuma paradizo. Centre oni konstruis dum la GDR-tempo loĝblokojn por la amasoj da turistoj. La nombro de la daŭre loĝantoj neniam estis pli ol 6.000. En 1980 finfaritis la sindikata ripozumhejmo giganta Monta Hotelo Friedrichroda. Bobado faritis jam frue ĉe Spießberg-vego.
Post la ŝanĝoj politikaj Friedrichroda ektrovis novan rolon kaj imitadis la najbaran vilaĝon de Tabarz. Ekde tiam la sennombraj malnovaj kaj ĉarmaj dometoj de nove efektas al la migrantoj kaj la turistoj. Ĝis malkonstruordono de la sovetiaj okupantoj post la Dua mondmilito ekzistis fervojlinio al Georgenthal.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo Schauenburg, ruinoj
- Muzeo de Finsterbergen
- Preĝejo Sankta Karlo Boromeo, romkatolika
- Kaverno Marienglashöhle
Homoj rilataj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Alwin Langenhan (1850-1916), paleontologo
- Auguste Schmidt (1833-1902), feminisma pionirino
- Caspar Schmalkalden (1616-1673), geodeziisto
- Christian Friedrich Buschmann (1805-1864), instrumentofaristo
- Friedrich Christoph Perthes (1772-1843), germana eldonisto
- Helene Lange (1848-1930), feminisma pionirino kaj politikistino
- Johann Georg Eccarius (1818-1889), tajloro kaj sindikatano
- Liborius Hofmann (1560-1599), juristo
- Marie Loeper-Housselle (1837-1916), feminisma pionirino kaj pedagogino
- Valentin Rost (1790-1862), instruisto kaj leksikografo de la greka lingvo
- Max Langenhan (n. 1999), sledisto
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]ordigitaj en alfabeta ordo
Bad Zwesten kaj Bebra en Hesio, Germanio - partnerecoj ligitaj rilate al la reunuiĝo de Germanio
Heiligenblut am Großglockner en Aŭstrio
Nouvion-sur-Meuse en Francio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

| ||||||



