Friganismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Friganismo (el la angla freeganism [FRIganizm], kofrovorto inter free senpaga kaj veganism veganismo[1]) estas praktiko kaj ideologio pri limigita partoprenado en la kutima ekonomio kaj laŭeble plej malmulta konsumado de rimedoj, speciale per la reprenado de malŝparitaj varoj, kiaj manĝaĵoj.[2] Dum veganoj evitas la aĉetadon de bestaj produktoj por kontraŭstari la ekspluatadon de bestoj, friganoj— almenaŭ teorie— evitas ĉian aĉetadon kiel ĝenerala protesto kontraŭ la moderna ekonomia sistemo.

Friganismon oni ofte prezentas kiel sinonimo de ruba rekolektado, kvankam friganoj estas distingeblaj per sia asociado kun kontraŭkonsumisma kaj kontraŭkapitalisma ideologio kaj sia engaĝiĝo en pli vasta amplekso de strategioj por alternativa vivado. Ekzemploj estas volonta nedungiteco, domokupado en abandonitaj konstruaĵoj, kaj "gerila agrikulturo" en neokupataj urbaj parkoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glowka, Wayne (2004). “Among the New Words”, American Speech (PDF) 79 (2), p. 194–200. doi:10.1215/00031283-79-2-194. 
  2. BARNARD, Alex. (2016) Freegans: Diving Into the Wealth of Food Waste in America. ISBN 978-0-8166-9813-4.
  3. Freeganism in Practice. Alirita 2016-06-09.