Frigyes Antal
Frigyes Antal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Adler Frigyes |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1887 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de aprilo 1954 (66-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1910) ![]() |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto ![]() |
Frigyes Antal [fridjeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Antal Frigyes estis hungara arthistoriisto. Lia familia nomo estis Adler ĝis 1905, lia persona nomo eksterlande estis Frederick.
Frigyes Antal[1][2] naskiĝis la 21-an de decembro 1887 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de aprilo 1954 en Londono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Frigyes Antal devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1910. Inter 1910-1914 li studis arthistorion en universitato en Berlino de Heinrich Wölfflin kaj en Universitato de Vieno de Max Dvořák. En la lasta universitato li doktoriĝis en 1914, poste po 2 jarojn li praktikadis en la Belarta Muzeo (Budapeŝto), respektive en Udine (tiam en Aŭstra imperio). Hejmenveninta li estis aktiva en la Hungara Sovetrespubliko, tial post ties fino li forfuĝis kaj vivis en Florenco kaj Vieno (1919–1922), Berlino (1922–1933) kaj fine en Londono.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Studien zur Gotik im Quattrocento. (1925)
- Reflexions on Classisicm and Romanticism. (1935)
- Florentine Painting and Its Social Background. The Bourgois Republic before Cosimo de "Medici"s Advent to Power: XIV. and Early XV. Centuries. (1947, ĉeĥe: 1954, germane: 1958, itale: 1960, hispane: 1963, hungare: 1986)
- Fuseli Studies. (1956, itale: 1971, germane: 1973)
- Hogarth and His Place in European Art. (1962, itale: 1964, germane: 1966, japane: 1975)
- Zwischen Renaissance und Romantik. (1975)
- Raffael zwischen Klassizismus und Manierismus. Eine sozialgeschichtliche Einführung in die mittelitalianische Malerei des XVI. und XVII. Jahrhunderts. (1980)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41129;jsessionid=A2D4FCD0DCB191E851A8ABB34CE15151 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=666302&date=2025-03-29 nemzeti névtér