Frigyes Csáki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Frigyes CSÁKI [fridjeŝ ĉAki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Csáki Frigyes estis hungara inĝeniero, profesoro, rektoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).

Frigyes Csáki [1] naskiĝis la 11-an de marto 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.

Frigyes Csáki en Újbuda

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Csáki frekventis mezlernejon, poste lia anonco al universitato ne sukcesis, tial li eklaboris en teksaĵ-uzino. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. Inter 1945-1949 li studis en Teknika Universitato de Budapeŝto, poste li restis plu en la universitato por instrui. Baldaŭe li akiris altajn instruistajn rangojn, eĉ li estis rektoro inter 19641969. Li okupiĝis precipe pri elektraj motoroj. Li ricevis premion en 1973, en 1977 memormedalon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Komplex számok és vektorok elektrotechnikai alkalmazása (1952)
  • Ipari elektronika (Industria elektroniko) (1966)
  • Modern control theories. Nonlinear, optimal and adaptive systems (1972)
  • Die Zustandsraum-Methode in der Regelungstechnik (1973)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.