Frigyes Keresztély Petrovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frigyes Keresztély Petrovics [fridjeŝ kerestEj petroviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrovics Frigyes Keresztély estis hungara historiisto, juristo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1830).

Frigyes Keresztély Petrovics [1] Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de oktobro 1799 en Hungara reĝlando en Holics (nuntempa Holíč en Slovakio). Li mortis la 12-an de aprilo 1836 en Munkeno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Keresztély Petrovics frekventis universitaton en Pozsony, poste en 1820 li iĝis luterana pastro. En la sekva jaro en Pest (urbo) li edukis grafon László Teleki. Ili duope lernis juron komence en Pest, poste en Sárospatak. En 1830 li iĝis juristo. En 1833 li vizitis grandan parton de Eŭropo, kie li esploris en arkivejoj pri hungaraj temoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország történetei időszaki táblákban, világosítva a világnak egykorú történeteivel és a magyar királyi házaknak nemzetségi lajstromaival (1830)
  • Levél Hollandiából (1835)
  • Magyar levéltöredékek külföldről (1836)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.