Frigyes Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frigyes Kovács [fridjeŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Frigyes estas jugoslavia-serbia hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto, teatrestro.

Frigyes Kovács [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1955 en Jugoslavio, en Tornjoŝ (nun en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Kovács frekventis gimnazion en Baĉka Topola kaj li aranĝis amatoran teatran lernejan trupon. Li akiris diplomon en Arta Akademio en Novi Sad en 1978, sed ekde 1977 li jam estis reĝisoro en pluraj amatoraj trupoj. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de teatro en Subotica, sed li fondis ankaŭ migrantan trupon. Inter 1985 kaj 1993 li laboris en radio de Novi Sad kaj ankaŭ en la teatro en la sama urbo. En 1994 li fondis en Subotica hungaran teatron nomatan pri Dezső Kosztolányi, inter 1998-2006 li estis teatrestro. Li ofte estis ankaŭ reĝisoro, foje en Teatro Jókai (Békéscsaba). Ekde 1987 li instruis en pedagogia altlernejo en Subotica, ekde 2012 li instruas en la menciita Arta Akademio. Li ricevis plurajn premiojn inter 1979–2012.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj reĝisoraĵoj
  • radiaj teatraĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]