Frigyes Kulka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frigyes Kulka [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kulka Frigyes estis hungara kuracisto, kirurgo, pulmonologo, profesoro. Lia filo estis János Kulka. Frigyes Kulka [1] naskiĝis la 31-an de januaro 1925 en Ĉeĥoslovakio en Šahy, (nuntempe en Slovakio). Li mortis la 23-an de septembro 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Kulka apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1945 kaj 1950. Post lernado li eklaboris en hospitalo pri pulmaj malsanoj. En 1959 li iĝis docento en Szeged. En la sekva jaro li kandidatiĝis, en 1969 li profesoriĝis, en 1972 li doktoriĝis. En 1981 li estis elektita katedrestro en Budapeŝto, en 1986 rektoro.

Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Ekde 1974 li ricevis diversajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Clinical aspects and X-ray diagnosis of the paragonimiasis’’ (1956)
  • ’’Az ún. idiopathiás spontán pneumothorax primér műtéti ellátásról’’ (1962)
  • ’’Lungen und kardiovaskulär Verletzungen beim Polytrauma’’ (1983)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]