Frigyes Puja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Frigyes PUJA [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Puja Frigyes estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, diplomato.

Frigyes Puja paroladas kun germanaj laboristoj en 1975

Frigyes Puja [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1921 en Battonya. Li mortis la 5-an de julio 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Puja ne finis la gimnazion, inter 1942 kaj 1945 li laboris en presejo, dume en 1943 li estis trudlaboristo. Depost Ruĝa Armeo liberigis Battonya, li aliĝis al komunistoj, eĉ li estis loka partiestro. En 1953 li finis partian lernejon, intertempe li ricevis postenon en la ministerio. Laŭvice li estis diplomato en Stokholmo, Oslo, Kopenhago, Vieno. Inter 1959 kaj 1963 li estis subministro, inter 1973 kaj 1983 li estis ministro pri eksteraj aferoj. Li estis parlamentano inter 1975-1990, poste li aliĝis al la komunistoj.

Liaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1967 – A békés egymás mellett élés problémái
  • 1973 – Szocialista külpolitika
  • 1988 – A szedőszekrénytől a miniszteri székig
  • 2001 – A battonyai nyomdászat 110 éve

Fontoj[redakti | redakti fonton]