Saltu al enhavo

Friso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri arkitektura termino. Por komunumo en Italio rigardu la paĝon Frisa. Por lingvo parolata ĉe nordmara bordo legu la artikolon Frisa lingvaro.

Friso en la arkitekturo estas horizontala, glata aŭ pentrita, ligne ĉizita aŭ ŝtone skulptita bendo ĉe la ekstero de konstruaĵo - en antikva konstruaĵo inter la arkitravo, la ŝtonaro senpere sur la kolonaj kapiteloj, kaj la kornico, la supra horizontala fino de la konstruaĵo. Kutime ĝi havas seriajn ornamaĵojn, floraj motivoj kaj bildigoj de homaj kaj bestaj figuroj. Ĝi servas kiel disdivida elemento de muro aŭ de trabo.

En la klasika dorika ordo de la arkitekturo de antikva Grekio kaj poste la Romia Imperio frisoj konsistis el alternaj metopoj kaj triglifoj.

Laŭ Francisko Azorín friso estas Centra strukturelemento de greka entablemento, inter la arkitrabo k. kornico. Pentrita aŭ skulptita strio.[1] Kaj li indikas etimologion el araba iffriz.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]