Friso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la arkitektura termino friso. Atentu ke ankaŭ ekzistas la frisa lingvaro, historia lingvo (en tri variaĵoj) de la frisoj, ĝermana etno de nordokcidenta Eŭropo.

Friso en la arkitekturo estas horizontala, glata aŭ pentrita, ligne ĉizita aŭ ŝtone skulptita bendo ĉe la ekstero de konstruaĵo - en antikva konstruaĵo inter la arkitravo, la ŝtonaro senpere sur la kolonaj kapiteloj, kaj la kornico, la supra horizontala fino de la konstruaĵo. Kutime ĝi havas seriajn ornamaĵojn, floraj motivoj kaj bildigoj de homaj kaj bestaj figuroj. Ĝi servas kiel disdivida elemento de muro aŭ de trabo.

En la klasika dorika ordo de la arkitekturo de antikva Grekio kaj poste la Romia Imperio frisoj konsistis el alternaj metopoj kaj triglifoj.

Vidu ankaŭ