Frisoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frisa loĝ- kaj lingvoloko

La Frisoj estas ĝermana gento, kiu loĝas apud la Norda Maro en Nederlando, Germanio kaj Danio. En Germanio kaj Nederlando ili estas agnoskitaj kiel nacia minoritato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Frisoj unuafoje estis menciitaj de Plinio la pli maljuna, kiam ili alianciĝis kun romia generalo Drusus por militiro en 12 a. K.. Sed en la jaroj 28 ĝis 47 la Frisoj kontraŭstaris romian ekspluaton.

Informoj de 4-a ĝis 7-a jarcento estas raraj, kaj estas necerte, ĉu la prafrisoj estis la sama popolo kiel la Frisoj en 7-a jarcento. Eĉ povus esti, ke la Frisoj ne estis ĝermana popolo, sed nur ĝermanigitaj de la Angloj kaj Saksoj.

En fino de 6-a jarcento ili okupis la marbordon okcidente ĝis la riverbuŝo de Vezero kaj en 7-a jarcento ĝis Bruĝo. Ĉi tio plej granda ekspansio nomiĝas Frisia Magna.

Poste la Saksoj disvastiĝis en okcidento kaj la Frankoj en oriento. Fine Karolo la Granda almilitis la frisan teritorion 785 post la venko kontraŭ la Saksoj por la franka regno. Li koncedis aŭtonomion al la Frisoj. Plue li notigis la antikvan leĝon de Frisoj, la Lex Frisionum. Sub la franka regado la Frisoj kristaniĝis.

Ĉirkaŭ 800 la Frisoj koloniigis la nordfrisajn insulojn inter Eiderstedt kaj Sylt. Eble en 11-a jarcento ili koloniigis la sudjutlandon inter riveroj Eider kaj Vidå.

La frisaj landoj, ĉirkaŭ 1300.

Inter la 12-a kaj 14-a jarcento la imperio agnoskis la "frisan liberecon", do grandpartan aŭtarkion. La Frisoj forpelis la frankajn grafojn kaj mem administris siajn landojn. Ili nur subiĝis al la franka regnestro. La frisaj landoj ne estis administritaj feŭdalisme, sed egalrajte, kio estis unika en tiutempa Eŭropo.

Ĝis la fondiĝo de Hanso la Frisoj estis la plej elstaraj markomercistoj en Norda Maro. 1744 la lasta frisa princo Carl Edzard mortis kaj poste Prusio (sub Frederiko la Granda) elproprigis Frislandon.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ eksistas tri regionoj, kie loĝas Frisoj:

La Frisoj havas proprajn lingvojn, el kiuj 2 verŝajne estingiĝos. Ekzistas 400000 okcidentfrisaj, 10000 nordfrisaj kaj 2000 orientfrisaj lingvanoj.

Frisaj dukoj[redakti | redakti fonton]

  • Sibbelt ???-???
  • Ritzard ???-???
  • Aldegisel ???-680
  • Radbod 680–719
  • Poppo 719–734