Fritz-Hüser-instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fritz-Hüser-Institut)
Jump to navigation Jump to search

La Fritz-Hüser-instituto pri germana kaj alilanda laborista literaturo - germane Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiterliteratur - en Dortmund (Germanio) ekestis el en 1923 komencita kolekto de la ŝtallaboristo kaj pli posta biblitekisto Fritz Hüser. En 1973 Fritz Hüser, kiu ekde la jaro 1945 laboris kiel direktoro de la urbaj bibliotekoj de Dortmund, donacis la kolekton al la urbo Dortmund, kiu reage instalis la sciencan instituton.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La Fritz-Hüser-instituto estas la tutmonde sola arkivo, kiu kolektas, esploras kaj prezentas fontojn kaj dokumentojn pri la literatura historio de la laborista movado. La instituto konsistas el la partoj biblioteko, arkivo kaj publika laboro. La kolekto ampleksas ĉiujn temojn de la laborista kulturhistorio: literaturo, muziko, teatro, bilda arto, kino, gazetaro kaj sporto.

En la instituto inter alie konserviĝas ampleksa arkivo pri la laborista Esperanto-movado, kaj ekde la jaro 1993 de temp' al tempo la instituto en diversaj eŭropaj urboj montras ekspozicion nomatan "al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvon!".

La arkivo krome konservas la literaturan heredaĵon de pluraj verkistoj kaj literaturaj personaĵoj el la laborista movado de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ekzemple:

  • Bruno kaj Helmut Dreßler
  • Gregor Gog
  • Erich Grisar
  • Max von der Grün
  • Heinrich Lersch
  • Franz Osterroth
  • Ernst Preczang
  • Bruno Schönlank
  • Christoph Wieprecht
  • Hildegard Wohlgemuth
  • Paul Zech

Krome troveblas dokumentoj pri la germanlingvaj unuiĝoj de laboristaj verkistoj Dortmunder Gruppe 61 kaj Werkkreis Literatur der Arbeitswelt.

De la eksa "Germana Laborista Kantista Ligo (germane ekse Deutscher Arbeiter-Sängerbund, DASB, nuntempe Deutscher Allgemeiner Sängerbund, sama mallongigo) transpreniĝis historia arkivo kun laboristaj komponaĵoj kaj kantaj manuskriptoj.

La bibliotekoj ampleksas proksimume 36 000 librojn kaj 1 400 gazetojn. La sondosiera arkivo enhavas vinilajn diskojn, sonbendojn, muzikkasedojn, kompaktdiskojn kaj vidbendojn. Aldoniĝas hereditaj materialaroj kaj manuskriptaroj de 170 verkistoj, inter alie Martin Andersen Nexø, Bertolt Brecht, Oskar Maria Graf, Hermann Hesse, Sinclair Lewis, Erich Mühsam, Ernst Toller, B. Traven, Josef Winckler, Friedrich Wolf, Stefan Zweig, Gerhard Baron, Josef Luitpold Stern kaj Alfons Petzold. La bilda arkivo ampleksas grafikaĵojn, fotojn kaj afiŝojn pri ĉiuj temoj de la laborista literaturo.

Esploro[redakti | redakti fonton]

En la instituto esploriĝas la historio de la laborista literaturo kun apartaj fokusoj pri laborista teatro kaj laboristaj kantoj.

La esploraj rezultoj publikiĝas en la libreta serio »Informationen des Fritz-Hüser-Instituts« ("informoj de la Fritz-Hüser-instituto") kaj la libra serio »Forschungen zur Arbeiterliteratur« ("esploroj pri la laborista literaturo"). Por atentigi pri la esploraj rezultoj, la Fritz-Hüser-instituto aranĝas migrajn ekspoziciojn, kiuj inter la jaroj 1980 kaj 2000 montriĝis en 144 urboj de Eŭropo, Azio kaj Amerio - inter tiuj ekspozicioj kategoriiĝas ankaŭ tiu pri la eŭropa laborista Esperanto-movado de antaŭ la dua mondmilito.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rainer Noltenius (1993, eld.): Den Arbeitern aller Länder eine Sprache! Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon! Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado. Informationen 37/93. Katalog zur Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts Dortmund. Dortmund: Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiter-Literatur, 113 p. (germane kaj en Esperanto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]