Saltu al enhavo

Fritz Hilpert (Kraftwerk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri germana elektronik-muzikisto. Por germana esperantisto rigardu la paĝon Fritz Hilpert.
Fritz Hilpert
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1956 (1956-05-31) (69-jaraĝa)
en Amberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikisto
muzikproduktisto
soninĝeniero
tonmeister (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.kraftwerk.com
vdr

Fritz HILPERT (n. 31-an de majo 1956 en Amberg) estas membro de la germana muzika grupo Kraftwerk, kiu signife kontribuis al evoluo de elektronika muziko. Li aniĝis en 1987.

Hilpert lerneje studis trumpeton kaj perkutajn instrumentojn kaj poste ankaŭ drumadon. Ekde 1990 li anstataŭis sian kolegon Wolfgang Flür dum vivaj prezentadoj. Ekde 1990 li ankaŭ komponas por Kraftwerk.

Li laboras, kune kun Henning Schmitz, kiel son-mastrumanto en Kling-Klang-Studio kaj administras la retejojn klingklang.com[1] kaj kraftwerk.com[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Klingklang Komsum Produkt GmbH (angle). Arkivita el la originalo je 2018-05-11. Alirita 2016-05-16 .
  2. Kraftwerk (angle). Alirita 2016-05-16 .


Kraftwerk vive en Stokholmo en 2004