Fritz Rockmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fritz Rockmann (rokman), naskiĝis la 25-an de septembro 1878 en Halberstadt, mortis en 1949, estis germana instruisto kaj esperantisto ekde 1905.

Li estis unu el la plej fruaj membroj de Universala Esperanto-Asocio (n-ro 27), unu el la unuaj delegitoj, dum jaroj ĝia germana peranto, komitatano kaj komisionano (estrarano) de UEA, kunlaboranto de gazetoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li eldonis kune kun Emil Stark: „Internacia legolibro“, 1-a kaj 2-a eldonoj, Magdeburg 1908.Raporto pri la Germana Kongreso Pentekosto 1914 en s:Esperanto (gazeto) No. 11, p. 171