Fritz Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz Werner
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1827 (1827-12-03)
en Berlino
Morto 16-an de aprilo 1908 (1908-04-16) (80-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioReĝlando Prusio
Okupo
Okupo pentristo • genre painter
Verkoj Q17496129
vdr

Fritz WERNER (naskiĝinta en Berlino la 3-an de decembro 1827, mortinta samloke la 16-an de aprilo 1908) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li memtrejnitis je kuprogravurado ĉe la Berlina Akademio inter 1846–49 kaj okupiĝis poste mallongan tempon pri portretoj; li faris i.a. la Tablorondon de Frederiko la Granda laŭ Adolph von Menzel. En 1852 li iris Parizon, por trovi modelojn el la malnovaj, famaj artistoj. En 1855 li setlis en Düsseldorf sed sekvis jam en 1861 Menzel al Kenigsbergo. Tie li helpis lin ĉe liaj studoj por la granda kronobildo. En 1864 Werner tute transiris al pentrado, kun speciala prefero de Rokoko kaj de la epoko de Frederiko la 2-a (Prusio). Al lia unua bildo tiumaniera (Der Grenadier im Vorzimmer zu Rheinsberg, 1864), li ŝuldis la rimedojn necesajn por studvojaĝo al Amsterdamo kaj Parizo. Tie li plukleriĝis ĉe Bonnat kaj ricevis gravajn inspirojn de ĉe Jean-Louis-Ernest Meissonier. Ties stilon en klareco, heleco kaj emajla brilo li imitis, sed ankaŭ pejzaĝojn kaj arkitekturaĵojn li pentris volonte. En 1889 li nomumitis profesoro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Jen liaj ĉefaj verkoj:

  • Der Fahnenjunker vom Regiment Schwerin
  • Grenadiere Friedrichs d. Gr. in Sanssouci mit Kindermädchen scherzend
  • Friedrich II. in seiner Bibliothek in Sanssouci (Dresdener Galerie)
  • Marketenderin zwischen den Regimentern Dessau und Bayreuth (Berliner Nationalgalerie)
  • Der Ausstopfer
  • Der Naturforscher
  • Der Konchyliensammler
  • Im naturhistorischen Kabinett
  • Lessings Wohnhaus in Wolfenbüttel
  • Stadttor in Tangermünde
  • Straße in Amsterdam
  • Rückkehr des Prinzen Wilhelm von der Parade
  • Fürst Bismarck auf seinem Rückwege von der Reichstagssitzung am 6. Febr. 1888
  • Capella Palatina in Palermo
  • Schloß Marienburg
  • Der Bibliothekar (Nationalgalerie)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 540-541, kio legeblas tie ĉi interrete.