Saltu al enhavo

Frogs (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Frogs

Disvolvo Gremlin
Eldoninto NA: Gremlin
JP: Sega[1]
Dezajnisto Lane Hauck[2]
Dato de lanĉo NA: Oktobro 1978[3]
JP: Novembro 1978[1]
Platformo Arkado
Ĝenro Agada videoludo
Ludomaniero Unuludanta videoludo
Regilo stirstango
vdr

Frogs (esperante Ranoj) estas unuludanta agada arkada videoludo publikigita de Gremlin Industries en 1978. Ĝi rimarkinde havis saltantan karakteron, antaŭante Donkey Kong je tri jaroj.[4] La grafikaĵoj de la ludo estas "projekciitaj" per la aranĝo de la ekrano plata sur ĝia dorso kaj reflektado de la komputil-generitaj grafikaĵoj de la ranoj kaj muŝoj al la ludanto per spegulo je 45-grada angulo. La grafikaĵoj estis fakte generitaj kaj montritaj inverse, tiel ke la spegula reflektado montrus literojn kaj nombrojn ĝuste[4]. La ludo estis distribuita de Sega en Japanio.[1]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Ekrankopio de Frogs (1978)

La ludanto kontrolas ranon sur lotusfolioj kaj provas kapti (per la lango de la rano kaj dum saltado) diversajn insektojn (papilioj kaj libeloj), kiuj valoras malsamajn nombrojn da poentoj en difinita tempo.

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

En 1980, Adventure International publikigis similan ludon kun diversaj titoloj – Frog, Frogs, Frog on a Log – por la persona komputilo TRS-80. En ĉi tiu versio, la ludanto kontrolas grandan ranon, kiu moviĝas maldekstren aŭ dekstren sur trunko.[5]

Mattel publikigis Frogs and Flies por la Atari 2600, kiu estis renomita Frog Bog por la Intellivision-versio. Ambaŭ versioj aperis en 1982.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 (2002) “1977-78”, Sega Arcade History, Famitsu DC. Enterbrain, p. 33–6.
  2. San Diego's Gremlin: how video games work. San Diego Reader (1982-07-15). Alirita 2020-10-25 .
  3. Akagi, Masumi. (13 October 2006) アーケードTVゲームリスト国内•海外編(1971-2005) (japane). Japan: Amusement News Agency. ISBN 978-4990251215.
  4. 4,0 4,1 Frogs, Earl Green, Phosphor Dot Fossils, alirita la 16-a de februaro 2010
  5. Frog for TRS-80 (1980). Alirita 12 junio 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]