From Here to Eternity

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De ĉi tie al eterneco
Originala titolo From Here to Eternity
Produktadlando Usono
Filmita en Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 5-a de aŭgusto 1953
Daŭro 118 minutoj
Ĝenro romanca milita dramo
Kameraado Burnett Guffey
Reĝisoro(j) Fred Zinnemann
Produktisto(j) Buddy Adler
Scenaro Daniel Taradash
Laŭ la verko de James Jones
Ĉefrolantoj Burt Lancaster
Montgomery Clift
Deborah Kerr
Frank Sinatra
Donna Reed
Produkto Columbia Pictures
Distribuo Columbia Pictures
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

From Here to Eternity (anglalingve: "De ĉi tie al eterneco") estas 1953-a filmo bazita de la romano de la sama nomo de James Jones. La filmo rakontas pri homoj ĉe milita bazo dum la tagoj antaŭ la ekatako de Pearl Harbor dum la Dua Mondmilito. La roluloj traktas ĉiutagan vivon kaj malfidelecon de la epoko. Aperas en la filmo Burt Lancaster, Montgomery Clift, Deborah Kerr, Frank Sinatra, Donna Reed kaj aliaj.

La romano estis grafika por tiam kaj pluraj scenoj devis esti ŝanĝita por plaĉi la cenzuristojn de tiam. Ekzemple, seks-sceno sur plaĝo de Lancaster kaj Kerr estis pli tranĉita ol ĉe la romano.

Premioj[redakti | redakti fonton]

La filmo gajnis ok Akademiajn Premiojn:

  • plej bona filmo - Buddy Adler, produktisto
  • plej bona subtena aktoro - Frank Sinatra
  • plej bona subtena aktorino - Donna Reed
  • plej bona cinematografio, nigra-blanka - Burnett Guffey
  • plej bona reĝisoro - Fred Zinnemann
  • plej bona redaktado - William A. Lyon
  • plej bona sono - John P. Livadary
  • plej bona verkado - Daniel Taradash

Plue, ĝi kandidatiĝis por 5 aliaj.