Frontono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pediment.jpg

En la klasika arkitekturo de la greka-romia antikvo frontono estas trianguladuonronda kronaĵo de la fasado, kiu havas kiel bazon la kornicon de la entablemento.

Ankaŭ analoga ornamaĵo ĉe la fronto de konstruaĵo, kiu troviĝas super pordofenestro nomiĝas frontono.

Laŭ Francisko Azorín frontono estas Triangula kronaĵo de fasado formita per horizontala modluro k. la arta elmontro de duflanka tegmento. Ornamaĵo ĝin similanta.[1] Li indikas etimologion el latina frons, frontis (frunto),[2] kaj li aldonas esprimojn Triangula frontono kaj cirkla frontono.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 78.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.

Komparu kun[redakti | redakti fonton]