Frosto (slava mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la diaĵo Frosto en slava mitologio. Pri la veterkondiĉo vidu la tekston frosto.
Frosto
mita persono • personigo • folklora persono
Verko Father Frost
Moroz Ivanovich
Informoj
Eble sama Joĉjo Frosto • Russian Winter
Sekso vira
vdr

Frosto (ruse Мороз) en slava folkloro kaj etnografio estas la diaĵo de tiu ĉi veterkondiĉo.

"Frosto" de la rusa pentristo Nikolao Roerich

Imago[redakti | redakti fonton]

En la tekstaro de Pavlo Ĉubinskij legeblas: «(Distrikto Uŝickij). Oni personigis froston en la imago de grizhara, kalva maljunulo, vestita per neĝa vesto kaj glaciaj botoj. (...) (Distrikto Novohrad-Volinskij). Frosto estas kolera viro; li havas grandajn ruĝajn lipojn kaj la saman nazon. Li estas parenco de suno kaj vento, sed la lasta estas pli potenca ol la unuaj. (...) (Podolskaja gubernio). Oni personigis froston kiel maljunulon, tute kovritan per glacipendaĵoj».[1]

Aŭtoroj de la vortaro "Slavaj antikvaĵoj" mencias, ke Frosto estis ankaŭ konata inter la poloj de Pomerio. Ili nomis lin "Pan Мгоzewski""Mrôzk" kaj imagis kiel vilan, lipharan maljunulon, kovritan per prujno.[2]

Kulto[redakti | redakti fonton]

Oni honoris Froston dum la vintraj kaj printempaj kalendaraj festoj (dek du tagoj de Kristnasko, Pasko ktp.). La rito okazis en specialaj loko kaj tempo, oni invitis Froston al la manĝo kaj regalis lin per rita nutraĵo. Tio ĉi ago ankaŭ inkludis ritaj vortoj, ekzemple:

"Avo-Frosto, Avo-Frosto!
Venu por manĝi blinojn kaj kutjon![3]
Kaj somere ne venu, kukumojn ne manĝu,
Roson ne mortigu kaj infanojn ne forpelu".[4]

Mitoj[redakti | redakti fonton]

  • Frosto havas familion.

En Polesio oni invitis Froston kun lia familio (kun liaj infanoj, edzino, patrino ktp.)[5]

  • La forto de frosto (veterkondiĉo) dependas de la spiro de Frosto (diaĵo).

En la libro de P. P. Ĉubinskij estas skribita ĉi tio: «(Distrikto Perejaslavskij). Frosto estas tre maljuna viro, kiam li spiras malforte, tiam la frosto estas ne granda, sed kiam li spiras forte, tiam la frosto fariĝas granda».[6]

  • Frosto devenas de maro.

La citaĵo el la sama libro: «(Distrikto Uŝickij). Frosto estas el maro, kiu, laŭ popola opinio, same kiel tero, povas liveri al ni ion ajn».[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Труды этнографическо-статистической экспедиции в западно-русский край, снаряж. ИРГО. Юго-запад. отдел. Материалы и исследов., собранные д. чл. П. П. Чубинским. Т. 1: Верования и суеверия. Загадки и пословицы. Колдовство. СПб: 1872. Стр. 31-32.
  2. ruse Славянские древности. Этнолингвистический словарь: В 5 тт. (Под ред. Н. И. Толстого). Т. 3. М.: 2004. Стр. 303.
  3. Kutjo (ruse: кутья) estas slava tradicia manĝaĵo, speco de kaĉo.
  4. ruse Мадлевская Е. Л. Кликанье мороза. Источник: http://old.ethnomuseum.ru/klikane-moroza[rompita ligilo]
  5. ruse Славянские древности. Этнолингвистический словарь: В 5 тт. (Под ред. Н. И. Толстого). Т. 3. М.: 2004. Стр. 303.
  6. ruse Труды этнографическо-статистической экспедиции в западно-русский край, снаряж. ИРГО. Юго-запад. отдел. Материалы и исследов., собранные д. чл. П. П. Чубинским. Т. 1: Верования и суеверия. Загадки и пословицы. Колдовство. СПб: 1872. Стр. 31-32.
  7. ruse Труды этнографическо-статистической экспедиции в западно-русский край, снаряж. ИРГО. Юго-запад. отдел. Материалы и исследов., собранные д. чл. П. П. Чубинским. Т. 1: Верования и суеверия. Загадки и пословицы. Колдовство. СПб: 1872. Стр. 30.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]