Frua Dinastia Periodo (Mezopotamio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la plej gravaj sumeraj urboj kaj la atingo de ĉi kulturo dum la frua dinastia periodo.

La frua dinastia periodopradinastia periodo de Mezopotamio estas la nomoj kiujn ricevas la etapo en la historio de Mezopotamio inter la 30a (2900 a. K.) kaj la 25a jarcentoj (2334 a. K.): tio estas, dum la sumeria periodo. Ĝi estas markita de la kamparaj loĝantoj kiuj ekloĝis en la urboj; kio kreis kaj florigis novajn urbojn. Ekzistas malmultaj skribaĵoj de ĝia komenco, pro kio ĝia historio estas relative nekonata. Tamen, la tekstoj reaperas en la lastaj jarcentoj de la periodo, montrante ĝeneralaĵojn pri la militoj inter la urboj pro teritoriaj kvereloj.

Komence de tiu ĉi periodo pluraj ŝanĝiĝoj okazis en la pejzaĝo de Suba Mezopotamio; la riveraj kursadoj koncentriĝis, malpliiĝante la nombro de etaj riveroj kaj pliiĝante la akvokvanto de la plej grandaj. Tiu ĉi koncentriĝo de la riveraj kursadoj favorigis la kreskadon de la urboj situantaj ĉe la bordoj de la grandaj riveroj damaĝe al la aridaj regionoj. Tiu ĉi demografia movado estis grava precipe en Suba Mezopotamio. La apero de multnombraj rivalaj urboj donis finon al la supereco de Uruk, kiu regis en la regiono dum la antaŭaj jarcentoj, en la periodo konata kiel periodo de Uruk.