Frua Paleolitiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kranio de Homo habilis.

La Frua Paleolitiko estas la unua el du periodoj en kiuj estas dividita la Paleolitiko, nome la komenca etapo de la Ŝtonepoko. Ĝi estas karakterizita per du tradicioj de ŝtonlaborado de evolucio tre malrapida: nome la olduvaĝea aŭ teknika sistemo 1a kaj la aŝela teknika sistemo 2a. Estas la epoko plej longa de la tuta prahistorio, ĉar oni konsideras ke ĝi ekis antaŭ 2,5 milionoj da jaroj (kiam estas datitaj la unuaj iloj konataj kreitaj de la homedoj) kaj daŭris ĝis antaŭ ĉirkaŭ 125-127 000 jaroj (kiam ekis la Tarantia aŭ Malfrua Plejstoceno, kiu koincidas kun la apero de la musteriaj industrioj aŭ teknika sistemo 3a).

Ĝi korespondas kun la plej parto de la Plejstoceno, geologia epoko kiu enhavas la lastajn glaciepokojn kaj la tutan arkeologian Paleolitikon. La Frua Paleolitiko etendis laŭlonge de la Gelaziano, la Kalabria (antaŭe nomita Frua Plejstoceno) kaj la Ionia (antaŭe nomita meza Plejstoceno).

Ĝi estas ankaŭ la prahistoria fazo plej riĉa en specioj de homedoj kaj en ĝi estas reprezentata la tuta homa evoluo. Krom la Australopithecus, kiuj unue antaŭis kaj poste kunhavis teritoriojn kun Homo habilis kaj Homo ergaster, estas ankaŭ Homo erectus, Homo antecessor kaj Homo heidelbergensis; fine de la periodo aperis la primitivaj formoj de Homo neanderthaliensis (en Eŭropo) kaj Homo sapiens (en Afriko), protagonistoj respektive de la meza kaj de la malfrua Paleolitikoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]