Frutiger (tiparo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frutiger estas tiparo senserifa kreita de Adrian Frutiger. Ĝi estis surmerkatigita de D. Stempel kaj Linotype GmbH en 1976.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panelo de svisa vojsignaligo apud Lugano uzante Frutiger.

La unuaj versioj de Frutiger similaj al tiu ĉi tiparo estis kreitaj de Adrian Frutiger kaj André Gürtler por Concorde en 1959.

En 1968, nova tiparo estis mendita por la vojsignaligo de la Pariza flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle, Frutiger bazos sian desegnon sur tiu de Concorde, reprilaborante la formojn kaj la proporciojn. Ĉi tiu tiparo, nomita Roissy, estos uzita en la flughaveno ekde 1975.

Adrian Frutiger iniciatis en 1974 derivaĵon por presejoj de la tiparo Roissy. Hans-Jürg Hunziker kompletigis kaj finis la novan tiparon, nomita Frutiger, kiu aperos en 1976.

En 1997 oni kreis modifitan version de Frutiger en la Alte Pinakothek en Munkeno. Ĝi ricevis la nomon Frutiger Next kaj vendiĝis ekde 2000 tra Linotype. Pluraj detaloj ŝanĝiĝis kaj aldoniĝis kursivaj literoj.

En 2009 aperas kiel derivaĵo nova tipara familio, Neue Frutiger, koncipita de Adrian Frutiger kaj Akira Kobayashi. Ĝi entenas 20 variantojn en 10 emfazoj kun kursivoj, kovrante la signarojn ISO Adobe, Adobe CE kaj kun la funkcioj OpenType kiel la supraj aŭ subaj indicoj.

En 2013 aperas versio de Neue Frutiger, kiu konformiĝas al la normo DIN 1450.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Heidrun Osterer (eld.) kaj Philipp Stamm (eld.), Adrian Frutiger, caractères: L’œuvre complète (La plena verkaro), Walter de Gruyter,‎ (ISBN 9783034609937).
  • «Neue Frutiger 1450: one of the first fonts to conform to the new German standard on legibility of texts», sur Linotype.com,‎