Fuĝieda

Fuĝieda | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Japanio urbego dormurbo ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 140 947 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 726 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 52′ N, 138° 15′ O (mapo)34.867416666667138.25772222222Koordinatoj: 34° 52′ N, 138° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 194,06 km² (19 406 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Fuĝieda (japane 藤枝市) estas urbego en la ĉefa insulo Honŝu, en Gubernio Ŝizuoka, en regiono Ĉubu en Japanio.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2019 Fuĝieda havis populacion de 145 032. Ĝia loĝantaro kontinue kreskiĝas. En la 1970-aj jaroj Fuĝieda atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Fuĝieda situas sur la marborda ebenaĵo proksime de rivero. Ŝimoda troviĝas 9, gubernia sidejo Ŝizuoka 17, Ivata 41, ĉefurbo Tokio 162 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Fuĝieda dankas sian evoluon al fortikaĵo, dum la Epoko de Edo al poŝta stacio. Fuĝieda estis establita en 1889 kun la kreado de la moderna municipsistemo, sed en la sama jaro la fervoja stacidomo ekfunkciis. Ĝi estis levita al urbostatuso en 1954, dum la najbara urbeto kun 4 vilaĝoj aliĝis al Fuĝieda. Pliaj aliĝoj okazis en 1955, 1957 kaj 2009.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Fuĝieda estas ĉefe navedurbo de la proksima Ŝizuoka. La loka ekonomio konsistas el agrikulturo (teo, frago, rizo) kaj produktado de farmaciaĵoj, trinkaĵoj, kaj nutraĵoj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Fuĝieda agrikultura universitato kaj kampuso de Ŝizuoka funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Fuĝieda havas bonajn fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono. Aparte menciindas la fervojo:
Klimato
[redakti | redakti fonton]Fuĝieda situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 2159 milimetrojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]en:Penrith, New South Wales, Aŭstralio, Novsudkimrio ekde 1984
Janĝu, Sud-Koreio ekde 2009
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans