Monto Fuĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fuĵi)
Fuĵi-monto
Fuĵi-monto je sunleviĝo
aktiva vulkano • plej alta punkto • izola pinto • stratovulkanovidindaĵo • shintaisan • monto
Alteco 3 776 m
Situo Japanio
Montaro Japanaj Alpoj
Geografia situo 35° 22′ N, 138° 44′ O (mapo)35.366666666667138.73333333333Koordinatoj: 35° 22′ N, 138° 44′ O (mapo) f4
Fuĵi-monto (Japanio)
Fuĵi-monto (Japanio)
DEC
Fuĵi-monto
Fuĵi-monto
Situo de Fuĵi-monto
Map
Fuĵi-monto
Unua grimpo 663 de nekonata monaĥo
Plej facila montgrimpo Montarmigrado
Rimarko Plej alta monto en Japanio
vdr
La monto kiel vidita de Tokjo

La monto Fuĝi[1] (japane 富士山 (ふじさん), Fuji-san) estas vulkano kaj la plej alta monto de Japanio je 3 776 metroj.

Ĝi kuŝas ĉe regionlimo inter la gubernioj Ŝizuoka kaj Jamanaŝi, kaj apartenas al la Japanaj Alpoj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La monto Fuĝi situas en la tuŝzono de la Eŭrazia, la Pacifika kaj la Filipina Plato, kaj apartenas al la stratumaj vulkanoj de la Pacifika ringo de fajro. Ĝi konsideriĝas kiel aktiva, sed ĝiaj erupcioj okazas nur post longaj paŭzoj. La lasta granda erupcio okazis en 1707 dum la Edo-epoko. Geologoj diferencas kvar stratumoj en la monto Fuĝi: la plej ena kaj antikva "Sen-komitake" konsistas el ŝtono de tipo andesito, Antaŭ kelkaj jarcentmiloj ekestis la "Komitake Fuĝi", kiu konsistas el bazalto. Antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj ekestis la maljuna monto Fuĝi sur la "Komitake Fuĝi" kaj antaŭ proksimume 10.000 jaroj la moderna monto Fuĝi formiĝis.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "monto Fuĝi" skribiĝas japane kun la ĉinaj simboloj () ([ɸɯ]; "riĉa"), () ([ɕi], /[ʥi]; "samurajo"), kaj 山 (やま/さん, yama/san [jama]/[saɴ]; "monto"). Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni legis tion, kiel "Fuji-(no)-yama". Komence de la 20-a jarcento oni eklegis tion "Fuji-san" kun la pli edukita ĉin-japana legmaniero "san" por monto.

La nomo de la monto, "Fuji", estas konsiderata altaĝa kaj verŝajne ekzistis jam antaŭ la alveno de la ĉina skribo kaj la sinojapanaj legmanieroj en Japanio - do la unuaj du simboloj estis elektitaj ne pro ilia signifo, sed pro ilia legmaniero, kiu similas al la nomo de la monto. Se la nomo estas antikva, la en Japanio populara rakonto pri la "senmorteco" (不死, "fushi") kiel origino de la nomo ne eblas vera. Verŝajne la nomo devenas de la nomo de la floro "fuji" (藤 = visterio [wisteria floribunda]), kiu povas kovri bele ŝtonojn. Alia hipotezo estas ke la nomo rilatas al la ĉielarko, japane "niji" (虹; antikve "nuji" plus kelkaj dialektaj formoj). Ambaŭokaze verŝajnas ke la originala nomo rilatas iel al la belproporciitaj kaj simetriaj deklivoj de la monto, kies pinto estas kovrita de eterna glaco.

3D-a komputila animacio

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Fuĝi-monto estas de antikvaj epokoj sankta monto en ŝintoo, la indiĝena religio de Japanio. Post la enkonduko de budhismo kaj la sinkretismo inter ŝintoo kaj japana budhismo, la monto ankaŭ estiĝis budhisma sanktejo. Pro sankteco, la monto estis malpermesata al inoj ĝis la Mejĝi-reformo (1860-aj jaroj).

Edo-epoko[redakti | redakti fonton]

Presaĵo de Hokusaj pri Fuĝi-monto

Fuĝi-monto speciale populariĝis en japana kulturo dum la Edo-epoko (17-a ĝis 19-a jarcentoj), kiam Tokio (tiam nomita Edo) estiĝis la ĉefurbo. Unu el la gravaj vojoj el Tokio estis Tōkaidō (japane 東海道 (とうかいどう)), kaj Fuĝi-monto estis unu el la plej notindaj vidindaĵoj sur la vojo Tokien. Multaj artistoj faris arton pri Fuĝi-monto; la presaĵoj de Hokusaj estas tre famaj.

Post Mejĝi-reformo[redakti | redakti fonton]

La Mejĝi-reformo rajtigis inojn eniri la monton. La politiko de la apartigo de ŝintoo kaj budhismo (japane 神仏分離 (しんぶつぶんり), shin–butsu bunri), parto de la religia naciismo de tiu epoko, kaŭzis la forigon de statuoj de budhoj kaj renomado de budhismaj nomoj.

La unua nejapano kiu atingis la pinton de Fuĝi-monto estis la anglo Rutherford Alcock, en 1868; en 1869, la anglino Fanny Parkes, la edzino de la Britia ambasadoro Harry Parkes, estiĝis la unua virino kiu surgrimpis la monton.

En la 22-a de junio, 2013, ĝi iĝis unu el Mondaj heredaĵoj de Unesko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Fuĵi-monto" aŭ "Huzio" estas laŭ "Vortaro Japana-Esperanta" de Japana Esperanto-Instituto (1982). Tamen, en "Esperanto-Japana Vortaro" (2006) la sama instituto esprimas, ke "Monto Fuĵi" estas pli taŭga ol "Fuĵi-Monto".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]