Fu yong hai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉina hibiskovaĵo
Japana ĉine inspirita "Fu yong hai" kun salikokoj

Fu yong hai (ĉine: 芙蓉蛋) (pinjine: fúróng dàn), estas ĉina manĝaĵo el omleto en tomatosaŭco.

Origine la baza ingredienco estis salikokoj kune kun printempaj cepoj. Pliposte ĝi fariĝis speco de kirlovaĵo miksita kun krabo (蟹). La aldono de la fama fu yong hai-saŭco, simpla dolĉa kaj densa tomatosaŭco, estas alia adapto.

Hodiaŭ la recepto ankoraŭ estas pli adaptita, kaj ĝi haveblas ankaŭ vegetare aŭ kun aliaj viandospecoj, kiel char siu (叉燒) (pinjine: chāshāo), kio estas pli malmultekosta ol krabo aŭ salikokoj.

La ĉina 'fu yong' estas dialekta vorto por hibisko, nomo de floro donita al la manĝaĵo ĉar la aspekto de ĝi donus asociojn al tiu floro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]