Saltu al enhavo

Fuegia galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fuegia galinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Gallinago
Specio: Fuegia galinago G. stricklandii
Gallinago stricklandii
Gray, 1845
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fuegia galinago, Gallinago stricklandii, estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ili reproduktiĝas en sud-centra Ĉilio kaj Argentino suden ĝis Fajrolando. Ĝi estas ĉefe sidlokema, sed la Fajrolanda populacio vintras en kontinenta Ĉilio.

Tiu specio estas ofta en Fajrolando kaj des malplie ju pli norde. Ĝi estas foje konsiderata samspecia kun la Jamesona galinago, Gallinago jamesoni. La scienca nomo de la Fuegia galinago omaĝas la anglan geologon, ornitologon kaj sistematikisto, Hugh Edwin Strickland.

Tiu 30–32 cm longa galinago havas fortan korpon kaj relative mallongajn krurojn estante vadbirdo. Ĝiaj supraj partoj, kapo kaj kolo estas striecaj kun desegnoj malhelbrunaj kaj sablokoloraj, kaj orkoloraj bordoj en la plumoj formas liniojn laŭ ĝia dorso, kiuj ne estas tiel akre difinitaj kiel ĉe la plej multaj galinagaj specioj. La ventro estas sablokolora kun bruna strieco ĉe la flankoj. La kornokolora beko estas longa, rekta kaj sufiĉe fortika. La kruroj kaj piedoj estas flavecverdaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj nematuraj birdoj diferenciĝas nur pro la montrado de palaj bordoj sur la flugilkovriloj.

La nura alia galinago kun koincida teritorio estas la Magelana galinago, Gallinago paraguiaiae. Kompare kun tiu specio, la Fuegia galinago estas evidente pli granda, kun peza skolopeca flugmaniero per larĝaj flugiloj al kiuj mankas blanka bordo. Surgrunde, al ĝi mankas la klaraj palaj strioj de sia pli malgranda parenco.

La Fuegia galinago troviĝas en herbejaj kaj arbaraj marĉareoj kun malalta arbustaro, je altitudoj game el 4 200 m en la nordo ĝis preskaŭ marnivelo en Fajrolando, kie ĝi vivas en senarbaraj malfermaj herbejoj kaj arbustaraj areoj.

Oni konas malmulte de ĝia reprodukta biologio, sed ĝi faras noktan flugan memmontradon, kiu konsistas en altaj flugoj en cirkloj, sekvita de subita haltiĝo dum kiu la virbirdo faras tamburadan sonon faritan per vibrado de modifitaj eksteraj vostoplumoj. La tamburado alternas kun alvoko ĉar-vuu.

La Fuegia galinago manĝas per puŝado de sia longa beko profunde en la koto serĉante insektojn kaj vermojn. Ilia kripta plumaro havigas efikan kamuflon kiam la birdo restas senmove inter marĉa vegetaĵaro.

La Fuegia galinago havas populacion ĉirkaŭkalkulitajn malpli ol 10 000 individuoj, sed ĝi povus esti eĉ pli malgranda. Ŝajne estas malpliiĝoj en la nordo de sia teritorio, kaj tiu specio estis klasita kiel Preskaŭ minacata.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]