Fuencaliente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuencaliente
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13130
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Santiago Canal Huertas
Demografio
Loĝantaro 1 126  (2010)
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 24′ N, 4° 18′ U (mapo)38.405277777778-4.3052777777778Koordinatoj: 38° 24′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 269,85 km² (26 985 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuencaliente (Provinco Ciudad Real)
Fuencaliente (Provinco Ciudad Real)
DEC
Fuencaliente
Fuencaliente
Situo de Fuencaliente
Fuencaliente (Hispanio)
Fuencaliente (Hispanio)
DEC
Fuencaliente
Fuencaliente
Situo de Fuencaliente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuencaliente (Ciudad Real) [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Fuencaliente (varma fonto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas cucones. La censita populacio en 2010 estis de 1.126 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,17 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuencaliente estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Puertollano en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 700 m; je 98 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, ĉe la limo kun la provinco de Kordovo kaj ĉe Sierra Madrona (Sierra Morena). La areo de ties teritorio estas de 269.85 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°24′19″ N 4°18′19″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado. Ĉasado de monto. Elproduktado de korko kaj elproduktado de ligno el pinoj. Rura turismo pro natura medio, kuracbanoj kaj prahistoriaj pentraĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La surrokaj pentraĵoj datiĝas el la Ĥalkolitiko. EStas restaĵoj de epoko de fenicoj, romianoj kaj araboj, ligite al kono de bankuracaj akvoj (kiuj nomigas la vilaĝon) kaj minado.

Post la konkero fare de kristanoj al araboj, la teritorio restis en posedo de la Ordeno de Kalatrava. En 1369 oni fondis la vilaĝon de Fuencaliente, kiam la Superulo Maestre Pedro Muñiz de Godoy permesis loĝigon de la teritorio al monaĥo de Kalatrava kiu vivis en ermitejo, nome Benito Sánchez. Fine de la 14a jarcento Fuencaliente estis jam grava loko por pilgrimado kaj tion oni diras en dokumentoj de la Katedralo de Kordovo.

Surroka skema pentraĵo en Peña Escrita (Skribita Roko).

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Multnombraj naturaj fontoj de purega akvo senklora, tra preskaŭ ĉiu strato de la loko.
  • Banejo de varmaj akvoj deklaritaj de publika utilo por sano, el mezo de la 20a jarcento.
  • Surrokaj skemaj pentraĵoj en ŝirmejoj proksimaj kiaj Peña Escrita kaj La Batanera inter aliaj.
  • Rivero Cereceda, bela promenjo por kampirantoj kun pekuliara filikejo, krom la loko kie Cervantes situis la aventuron de la fulmuelilo en la unua parto de la Kiĥoto. Ĉefe la Chorrera, natura akvofaleto kaj Lastras, interesa banejo.
  • La Kruco kaj la rokoj, rigardejo el kiu eblas kontempli belegajn vidaĵojn.
  • Nombraj arkeologiaj kuŝejoj de romia epoko kiaj tiuj de Valderrepisa kaj la Cereceda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]