Fuente del Arco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fuente del Arco
Mina la Jayona 1.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06980 [+]
Retpaĝaro www.fuentedelarco.es [+]
Demografio
Loĝantaro 697  (2018) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 9′ N, 5° 54′ U38.1525-5.8966666666667Koordinatoj: 38° 9′ N, 5° 54′ U [+]
Alto 703 m [+]
Areo 115,4 km² (11 540 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Fuente del Arco
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Fuente del Arco [+]
v  d  r
Information icon.svg

Fuente del Arco estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas fuentelarqueños. La censita populacio en 2008 estis de 772 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuente del Arco estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 703 m; je 132 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 115,4 km².

Ĝi situas sude de la komarko Campiña Sur, en la unuaj montetoj de Sierra Morena, tre proksime de la limo kun la provinco de Sevilo. La popola arkitekturo estas simila al la andaluzia de blankaj domoj, balkonoj kun florpotoj kaj ruĝaj tegmentoj.


Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio iam profitis la proksimajn minejojn, sed nun baziĝas nur sur la agrikulturo (olivarboj) kaj brutobredado.

Ĝis komenco de la 20a jarcento estis minejo de fero en la Mina La Jayona kiu dungis multajn laboristojn kaj estis grava fervoja nodo kie kunfluis la fervojaj retoj larĝa kaj mallarĝa. Nune la minejo konvertiĝis en natura loko tre vizitata.

Ermitejo de la Virgen del Ara[redakti | redakti fonton]

Je 6 km de la vilaĝo estis loko de kamparfesto la lastan dimanĉon de majo. Estas konstruaĵo de la 15a jarcento kun mudeĥara portalo kaj arkaro, oktogona kupolo kaj sonorilturo de la 18a jarcento. Interne volbo montras freskojn de la 18a jarcento pri bildoj de la Genezo kaj pejzaĝoj, krom barokaj retabloj.