Fuentes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fuentes (Cuenca))
Fuentes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16193
Politiko
Urbestro Pedro J. Martínez García (PP)
Demografio
Loĝantaro 453  (2016)
Loĝdenso 4,21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 2° 1′ U (mapo)39.949444444444-2.0205555555556Koordinatoj: 39° 57′ N, 2° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 150 m [+]
Areo 107,6 km² (10 760 ha)
Fuentes (Provinco Kvenko)
Fuentes (Provinco Kvenko)
DEC
Fuentes
Fuentes
Situo de Fuentes
Fuentes (Hispanio)
Fuentes (Hispanio)
DEC
Fuentes
Fuentes
Situo de Fuentes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes (Cuenca) [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Fuentes [fŭENtes] (Fontoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas fuenteño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 453 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,21 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuentes estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,150 m super marnivelo; je malpli ol 20 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 107,6 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′58″N 2°01′14″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Fuentes; sed poste la proksimeco al la ĉefurbo rekuperis la loĝantaron al la nunaj 453.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte de maldekstra partio PSOE sed lastatempe el dekstra PP.

En 2007 oni malkovris gravegan paleontologian kuŝejon, kie aperis almenaŭ 8,000 fosilioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]