Fuentes Calientes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentes Calientes
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44711
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 81  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 0° 59′ U (mapo)40.7003076-0.9787082Koordinatoj: 40° 42′ N, 0° 59′ U (mapo) [+]
Alto 1 209 m [+]
Areo 25,009065 km² ( 250 0.9 065 ha) [+]
Fuentes Calientes (Provinco Teruelo)
Fuentes Calientes (Provinco Teruelo)
DEC
Fuentes Calientes
Fuentes Calientes
Situo de Fuentes Calientes
Fuentes Calientes (Hispanio)
Fuentes Calientes (Hispanio)
DEC
Fuentes Calientes
Fuentes Calientes
Situo de Fuentes Calientes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes Calientes [+]
vdr

Fuentes Calientes [FŬENtes kaLJENtes] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Fuentes Calientes estas komprenebla kiel Varmaj Fontoj, aludo al mineralaj akvoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 46 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu, Fuentes Calientes estas la sesa plej proksima municipo al la ĉefurbo inter Perales del Alfambra kaj Rillo. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, inter la km 623 kaj 625. Krome laŭ la nacia ŝoseo N-420 oni povas alveni ĝis Cañada Vellida kaj Mezquita de Jarque.

La orografio de la municipo estas markita de la valo de la rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La altitudo gamas inter 1420 msm en la nordorienta pinto kaj 1160 msm borde de rojo. La loĝloko mem kuŝas je 1209 msm.[1]

La municipa teritorio limas jene:

Nordokcidente: Rillo Norde: Rillo Nordoriente: Rillo kaj Cañada Vellida
Okcidente: Rillo Oriente: Cañada Vellida
Sudokcidente: Perales del Alfambra Sude: Perales del Alfambra Sudoriente: Perales del Alfambra

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. Frua mencio de la loko aperis en la Foruo de Alfambra.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj turismo; lastatempe ekologia agrikulturo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Fuentes Calientes oni malaltiĝis ĝis nunaj 251 loĝantoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, muelejo kaj interpretejo de muelejoj, naturaj lokoj, mineralaj akvoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]