Fuentes de Año

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentes de Año
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05212
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 4° 55′ U (mapo)41.015833333333-4.9086111111111Koordinatoj: 41° 1′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 824 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentes de Año (Provinco Avilo)
Fuentes de Año (Provinco Avilo)
DEC
Fuentes de Año
Fuentes de Año
Situo de Fuentes de Año
Fuentes de Año (Hispanio)
Fuentes de Año (Hispanio)
DEC
Fuentes de Año
Fuentes de Año
Situo de Fuentes de Año

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes de Año [+]
vdr

Fuentes de Año [FŬENtes deANJo] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.

Fuentes de Año en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 96 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Avilo, provinca ĉefurbo. Tra la municipa teritorio fluas la rivero Valtodano, alfluanto de la rivero Zapardiel.

Ĝi limas kun Barromán, Villanueva del Aceral, Cabezas del Pozo, Villanueva del Aceral, Canales kaj Langa.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, terpomoj kaj betoj, pere de irigacio) kaj brutobredado (porkoj kaj bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]