Fuentes de Magaña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fuentes de Magaña (Sorio))
Fuentes de Magaña
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42181
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 2° 11′ U (mapo)41.935-2.18Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 142 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentes de Magaña (Provinco Sorio)
Fuentes de Magaña (Provinco Sorio)
DEC
Fuentes de Magaña
Fuentes de Magaña
Situo de Fuentes de Magaña
Fuentes de Magaña (Hispanio)
Fuentes de Magaña (Hispanio)
DEC
Fuentes de Magaña
Fuentes de Magaña
Situo de Fuentes de Magaña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes de Magaña [+]
vdr

Fuentes de Magaña [FŬENtes demaGAnja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Fuentes de Magaña en la provinco Sorio.
Maketo de dinosaŭro kiel reklamo al kuŝejoj de piedpremoj de dinosaŭroj.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 340 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 45 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Valtajeros, Valdeprado, Cerbón kaj Magaña.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros okupanta 245 hektarojn, nome 22% de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forĝado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la pilorio kaj arkeologiaj kuŝejo. Apasrte menciindas enorma maketo de dinosaŭro kiel reklamo al kuŝejoj de piedpremoj de dinosaŭroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]