Fuentes de Oñoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentes de Oñoro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 043  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 6° 49′ U (mapo)40.588333333333-6.8130555555556Koordinatoj: 40° 35′ N, 6° 49′ U (mapo) [+]
Alto 734 m [+]
Areo 57,46 km² (5 746 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentes de Oñoro (Provinco Salamanko)
Fuentes de Oñoro (Provinco Salamanko)
DEC
Fuentes de Oñoro
Fuentes de Oñoro
Situo de Fuentes de Oñoro
Fuentes de Oñoro (Hispanio)
Fuentes de Oñoro (Hispanio)
DEC
Fuentes de Oñoro
Fuentes de Oñoro
Situo de Fuentes de Oñoro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes de Oñoro [+]
vdr

Fuentes de Oñoro estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Fuentes de Oñoro estas tradukebla al Fontoj de O..

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Colonia de la Estación, Fuentes de Oñoro kaj Nuevo Poblado, okupas totalan areon de 57,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 208 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 400 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed proporcie multe malpli ol najbaraj loĝlokoj.

Limas kun la Vilar Formoso (Portugalio), kaj tial ĝi estas grava loko en la landlimo inter Hispanio kaj Portugalio. Temas pri ebena municipo je 747 metroj super marnivelo kaj je 116 kilometroj de Salamanko, provinca ĉefurbo. Krom kun Portugalio, ĝi limas kun la loĝlokoj La Alameda de Gardón, Gallegos de Argañán kaj Espeja.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. Dum la printempo de 1811, en la kadro de la Hispana Milito de Sendependigo, okazis la Batalo de Fuentes de Oñoro, en kiu la brit-portugala armeo komanditaj de Wellington batalis kontraŭ la franca armeo de la Marŝalo Masséna.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]